El Campillo de la Jara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
El Campillo de la Jara

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Jara
Poŝtkodo 45578 [+]
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Emilio Gamino Sánchez
Demografio
Loĝantaro 465  (2011)
Loĝdenso 5,28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 35′ N, 5° 3′ U39.588333333333-5.0577777777778Koordinatoj: 39° 35′ N, 5° 3′ U [+]
Alto 648 m [+]
Areo 88 km² (8 800 ha)
El Campillo de la Jara (Hispanio)
DEC
El Campillo de la Jara
Situo de El Campillo de la Jara
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo El Campillo de la Jara [+]
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de El Campillo de la Jara en la provinco Toledo kaj en Hispanio

El Campillo de la Jara [elkampIjlo delaĥAra] (La Kampeto de la Cisto, respektive Cistaro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Campillo" (kampeto) rilatas al kampoj aŭ terkultivejoj de cerealoj distribuataj inter la domaro kaj ties ĉirkaŭoj. La aldonaĵo rilatas al la komarko al kiu ĝi apartenas.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Campillano. La censita populacio en 2011 estis de 465 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,28 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

El Campillo de la Jara estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la plej sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 648 m; je 127 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 88 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°35′18″ N 5°3′28″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas en ebenaĵo de la komarko de La Jara kaj limas kun la municipaj teritorioj de Aldeanueva de San Bartolomé, La Estrella, La Nava de Ricomalillo, Sevilleja de la Jara, Puerto de San Vicente kaj Mohedas de la Jara, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Tra ties teritorio fluas la riveroj Cubilar kaj Uso. La unua estas alfluanto de la dus kaj tiu de la rivero Taĵo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Rura turismo danke al la verda vojo sur iama neniamfinita fervojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la batalo de las Navas de Tolosa ekloĝiĝis la zono, konata tiam kiel la "Nava del Campillo". En 1495 aperas jam kiel El Campillo.

Meze de la 19a jarcento ties industrio komponiĝis el 14 muelejoj por faruno kaj 3 por oleo. La produktado de la agrikulturo baziĝis sur kelkaj cerealoj, legomoj kaj olivoj. La municipa buĝeto estis de 6.400 "reales" el kio 2.000 estis por pago al la sekretario, kaj estis enspezita danke al la produktado de kverkoglano, la paŝtoj de la kverkarbaro kaj la loĝanta impostado.

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 1,700 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu preskaŭ kvaroniĝis al ĉirkaŭ 450.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]