El Capitan Theatre
Aspekto
El Capitan Theatre | |||
---|---|---|---|
| |||
movie palace (en) kinejo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | hispana novkolonia arkitekturo • novmediteranea arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1926 | ||
Malfermo | 3-a de majo 1926 | ||
Adreso | |||
Lando | Usono | ||
Situo | Los-Anĝeleso | ||
Situanta sur | Holivudo-Bulvardo | ||
Poŝtkodo | 90028 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 34° 6′ 5″ N, 118° 20′ 23″ U (mapo)34.101331-118.339818Koordinatoj: 34° 6′ 5″ N, 118° 20′ 23″ U (mapo) | ||
| |||
Posedata de | Walt Disney Company vd | ||
Retejo | http://elcapitantheatre.com/ | ||
El Capitan Theatre estas plene restaŭrita luksa kinejo ĉe la adreso 6838 Hollywood Boulevard en la kvartalo Holivudo de Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono. Kiel aliaj famaj domoj de la Holivuda bulvardo, la kineja palaco situas rekte ĉe la historia Trotuaro de famo de Holivudo. La historia kinejo malfermiĝis en 1926. Kune kun la apuda eksa framasona templo de la kvartalo (nun konata kiel la El Capitan Distro-Centro) ambaŭ konstruaĵoj nun estas posedataj fare de konzerno Walt Disney Company, unu el la plej grandaj amaskomunikilaj firmaoj en la mondo. La komplekso el ambaŭ reprezentaj domoj nun funkcias kiel la ejo por plimulto de la filmaj premieroj de la konzerno.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la "Ĉina Teatrejo", plia historia kinejo en la sama bulvardo, nur 100 metrojn pli okcidente
- kaj la Egipta Teatrejo, ankoraŭ historia kinejo en la sama bulvardo, 300 metrojn pli oriente