Carucedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El Carril (Carucedo))
Carucedo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24442
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 495  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 29′ N, 6° 46′ U (mapo)42.490277777778-6.7625Koordinatoj: 42° 29′ N, 6° 46′ U (mapo) [+]
Alto 515 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Carucedo (Provinco Leono)
Carucedo (Provinco Leono)
DEC
Carucedo
Carucedo
Situo de Carucedo
Carucedo (Hispanio)
Carucedo (Hispanio)
DEC
Carucedo
Carucedo
Situo de Carucedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carucedo [+]
vdr

Carucedo [karuZEdo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan. En la municipo estas la arkeologia loko kaj spektakla pejzaĝo de Las Médulas, la lago de Carucedo kaj la Akvorezervejo de Campañana.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Pejzaĝo Las Médulas
Lago de Carucedo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj La Barosa, Campañana, El Carril, Carucedo, Lago de Carucedo, Las Médulas kaj Villarrando, okupas totalan areon de 35,00 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 511 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 146 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Toral de los Vados, Sobrado, Carracedelo, Borrenes, Sobrado, Rubiá (Oŭrenso), Rubiá (Oŭrenso) kaj Puente de Domingo Flórez.

Estas atestaĵoj de romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. La plej frua mencio estas de 1213. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj servoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]