El Casar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El Casar (Guadalajara))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon El Casar (metroo de Madrido).
El Casar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19170
Retpaĝaro [2]
Politiko
Urbestro Jose Luis González Lamola (PP)
Demografio
Loĝantaro 13 327  (2023) [+]
Loĝdenso 223,78 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 3° 26′ U (mapo)40.703333333333-3.4263888888889Koordinatoj: 40° 42′ N, 3° 26′ U (mapo) [+]
Alto 831 m [+]
Areo 51,84 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
El Casar (Hispanio)
El Casar (Hispanio)
DEC
El Casar
El Casar
Situo de El Casar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Casar [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

El Casar [elkaSAR] (La domaro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas kelkaj domaroj: El Casar, Mesones, Urb. Los Arenales, Urb. Las Colinas, Urb. El Coto, Urb. Montecalderón, Urb. Lago del Jaral kaj Urb. Valdelosllanos

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas casareño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 11 601 loĝantoj kaj la denseco estas de 223,78 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

El Casar situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Gvadalaĥaro en la centr-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, lime kun la Madrida Regiono, je altitudo de 833 m super marnivelo; je 24 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 21 km el Azuqueca de Henares, je 40 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 51,84 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°42′12″N 3°25′35″Ok.

Nordokcidente: Uceda kaj Valdepiélagos Norde: El Cubillo de Uceda Nordoriente: Valdenuño Fernández
Okcidente: Talamanca de Jarama Oriente: Galápagos
Sudokcidente: Valdetorres de Jarama Sude: Ribatejada Sudoriente: Ribatejada

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondo de El Casar datas de 1085, dum la reloĝado post la konkero fare de kastilianoj. Ekde ĝia fondo ĝi apartenis al reĝa posedo, kiu poste pasis al la senjorlando de la arkiepiskopoj de Toledo ĝis la 16-a jarcento. Denove, ĝi revenis al la reĝa senjorio, kiu vendis la villa al la duko de Salerno, kaj tiu, al la familio Negrón, kiu konstituis propran senjorlandon. Tiu estis nuligita en 1592, ekde kiam El Casar funkciis kiel libera konsilantaro.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro en El Casar estis stabila laŭlonge de la historio, je niveloj similaj al tiuj de la najbaraj vilaĝoj. Je la alveno de la industrio al la areo en la 1960-aj jaroj okazis unua demografia eksplodo pro la amasa alveno de laborforto ricevita de diversaj lokoj de la centro kaj sudo de Hispanio, ĉefe de la propra Gvadalaĥaro, sudo de Kastilio-Leono, Ekstremaduro, Manĉo kaj Andaluzio; zonoj tre tuŝitaj de la tiama kampara krizo, kies loĝantaro, ĉefe kamparana majoritate devis elmigri al la grandurboj kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Ekde tiam, la loĝantaro kreskiĝis eksponenciale. La industria stabiligo en la zono kaj la plibonigo de servoj estis akompanataj de dua demografia eksplodo en la unuaj jaroj de la 21-a jarcento, fakto kiu tuŝis ĉefe la tutan areon de la Koridoro de Henares, kie oni ricevis loĝantaron ĉefe el la Madrida Regiono kaj de eksterlande.

La historia evoluo demografia de Azuqueca montras tiun krutan supreniron klare laŭ la ciferoj. En la komenco de la 20-a jarcento estis iom pli ol 900 loĝantoj. Post la Hispana Enlanda Milito kaj post la elmigra krizo de la ruraj areoj, male kiel okazis en aliaj setlejoj de la provinco la loĝantaro kreskis al 1 000 en la 1960-aj jaroj, ĝuste kiam tute male okazis en multaj lokoj de Hispanio. Sed poste la ciferoj ege pli multe kreskis ĝis 4 000 komence de la 21-a jarcento kaj multe pli ol 11 000 lastatempe.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Granda parto de la loĝantaro de El Casar laboras en la metropola areo de Madrido, ĉefe en la urboj situaj norde de Madrido, kaj la plej parto faras ĝin en la serva sektoro, sekve de malproksime de la konstruado.[1] La plej parto de las entreprenoj bazitaj en la municipo apartenas al la sektoro de servoj, dum estas kelkaj aliaj entreprenoj de konstruado kaj de industrio situaj ĉefe en la industria areo de la municipo.[1]​ La agrikulturo kaj la brutobredado, kiu estis tradicie la ĉefa ekonomia enspezofonto, nuntempe estas nur simbola.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 «Información Municipal 2016 - 2017 Casar (El)». Institito de Estadística de Castilla-La Mancha. 2017. [1] Konsultita la 6an de Decembro 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]