Saltu al enhavo

El Cautivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Cautivo
filmo
Originala titolo El cautivo
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 7 sep. 2025, 12 sep. 2025, 11 jun. 2026
Ĝenro historia dramo, filmbiografio, GLAT-rilata filmo
Kameraado Alex Catalán
Reĝisoro(j) Alejandro Amenábar
Produktisto(j) Fernando Bovaira • Alejandro Amenábar
Scenaro Alejandro Amenábar
Muziko de Alejandro Amenábar
Rolantoj Julio Peña Fernández • Alessandro Borghi • Miguel Rellán • Fernando Tejero • José Manuel Poga • Luis Callejo • Roberto Álamo
Produktinta firmao MOD Producciones
IMDb
v • d • r

El Cautivo estas hispana aventura kaj drama filmo de 2025 reĝisorita de Alejandro Amenábar. La filmo rakontas la kaptitecon suferitan en Alĝero fare de la hispana verkisto Miguel de Cervantes, rolulita de Julio Peña.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo esploras la periodon en kiu la fama verkisto (ankoraŭ nekonata) estis kaptita de arabaj korsaroj kaj portita al Alĝero kiel elaĉetota ostaĝo. En tiu kunteksto li survivas rakontante historiojn, kiuj entuziasmigas siajn kaptitajn kolegojn, kaj finfine ilian komandaton Hasan Baĝao, bejlerbejo de Alĝero, kun kiu li disvolvas misteran amikecon, kiu pliiĝas intime. Dum kreiĝas konfliktoj inter la kaptitoj (ekzemple pro interveno de inkvizitoro), Miguel, planis diversajn planon por fuĝi el la kaptiteco. Tiu intrigo interplektiĝas kun viglaj buntaj scenoj de la surstrata vivo en la urbo Alĝero kaj kun la fikciaj scenoj kiujn Miguel imagas por siaj historioj. Detaloj kaj de tiuj kaj de diversaj momentoj de la intrigo estus ĝermo de detaloj de la estonta verko Don Kiĥoto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Julio Peña kiel Miguel de Cervantes
  • Alessandro Borghi kiel Hasán Bajá
  • Miguel Rellán kiel Antonio de Sosa
  • Fernando Tejero kiel Juan Blanco de Paz
  • José Manuel Poga kiel Diego Castañeda
  • Luis Callejo kiel Dorador/Yusuf
  • Albert Salazar kiel Beltrán
  • César Sarachu kiel Fray Juan Gil
  • Luna Berroa kiel Zoraida
  • Roberto Álamo kiel Alonso/Abderramán