El Comercio (Peruo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Comercio

emblemo

taggazeto • retgazeto
Ĝenro ĝenerala
Periodeco ĉiutaga

Lando  Peruo
Posedanto Empresa Editora El Comercio S.A.
Publikigisto Limo
Establodato 4-an de majo 1839
Politiko/
Ideologio

novliberalismo • liberala konservativismo • Konservativa liberalismoantikomunismo • Socialistas Progressistas e Democrátas

Eldonkvanto 120 000 (2007-2008)

Retejo https://elcomercio.pe/
vdr

El Comercio estas perua taggazeto fondita en 1839. La eldonkvanto en Peruo de tiu gazeto de lundo ĝis dimanĉo estis de 120 000 ekzempleroj en la periodo 2007-2008. Ĝi estas unu el la plej malnovaj hispanlingvaj gazetoj plu eldonataj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sidejo de la gazeto en la historia centro de Limo.

El Comercio estis fondita de Manuel Amunátegui kaj Alejandro Villota la 4-an de majo 1839. Ĝia devizo estis tiam : « Ordo, Libereco, kaj scio ». Origine, ĝi estis ĉiutaga vespera gazeto, kiu temis pri komerco, politiko kaj literaturo. En 1875, Amunátegui cedis la kontrolon de la gazeto al José Antonio Miró Quesada. Ekde tiam, la familio de Miró Quesada estras la gazeton.

Laŭ Courrier international, El Comercio « volas esti noviga kaj samtempe konservativa »[1].

El Comercio apartenas al la granda konservativa samnoma grupo, kiu posedas 80% de la gazetoj kaj plurajn televidkanalojn de Peruo[2]. En 2014, la aĉeto de Epensa fare de tiu grupo kreis polemikon pri la kontrolo de la grupo de la peruaj amaskomunikiloj[3]. En 2018, la grupo El Comercio posedis 20 gazetojn, 17 retajn amaskomunikilojn kaj 3 televidkanalojn[4].

Dum la prezidenta baloto de 2021 en Peruo, ĝi publikigis plurajn artikolojn kritikantajn la maldekstran kandidaton Pedro Castillo[2].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]