El Corte Inglés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Corte Inglés
El Corte Inglés S.A.
entrepreno vd
Dum 28-a de junio 1940 - nekonata/nuntempe
Jura formo sociedad anónima
Fondintoj Ramón Areces • César Rodríguez González vd
Sidejo Calle de Hermosilla
Lando Hispanio
Dungitoj 79 804 (stato: 2021)
filiaj kompanioj El Corte Inglés (Portugal) • Hipercor vd
Posedataj kompanioj Cincoshop • La Tienda en Casa • Torre Titania vd
TTT Oficiala retejo
vdr

El Corte Inglés estas entreprena grupo de tutmonda distribuado kun sidejo en Hispanio komponita de entreprenoj de tre diversaj formatoj, el kiuj la precipa estas tiu de ĉiovendejoj, sekvita de la vendado per Interreto. Krome temas pri familia entrepreno, kiu koncentras la plej grandan parton de siaj akcioj inter familianoj de la forpasinta entreprenisto Ramón Areces kaj de César Rodríguez González kaj la fondaĵo samnoma.[1]​ Ĝia sidejo aktuale estas en Madrido.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de la estonta grupo estis vendejo de vestaĵoj ĉe la strato Preciados jam en 1890. En la 1930-aj jaroj tri entreprenistoj, nome Pepín Fernándes, Ramón Areces kaj César Rodríguez González, investis en aĉetado de strategiaj domblokoj kaj kreis entreprenojn Galerías Preciados kaj El Corte Inglés. Ĉiuj estis laborintaj en ĉiovendejo de Havano.

En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj estis forta konkurenco inter El Corte Inglés kaj Galerías Preciados, kio rezultis en revolucio en la hispana merkato de vendado kaj distribuado, per enkonduko de diversaj vendoteknikoj, kiel la sezonaj rabatoj, la amasa reklamado, la klimatiziloj en la vendejoj, la montrofenestra tekniko grandskale, la aĉetokartoj, la informadikigo de la vendopunkto, ktp.

En la 1980-aj jaroj ekestis politiko de absorboj de diversaj entreprenoj kaj enlande kaj eksterlande. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj la tutlanda ekspansio intensiĝis pere de la akiro[3] en 1995 de ĝia delonge rivalo Galerías Preciados kiu estis en situacio de pagĉesigo post forta krizo kiu ekis per peza ŝuldo de la kompanio kiu kondukis sian ĉefan ŝulditon, nome la Banco Urquijo, ekhavi en 1979 la kontrolon de la administrado kio sekvis en la eksproprietigo kaj posta privatigo de la Grupo Rumasa en 1983 kiu estis akirinta Galerías Preciados en 1981.[4]

En 2001 El Corte Inglés aĉetis hipermerkatojn kaj vendegejojn de Marks & Spencer en Hispanio. Aliaj diversaj aĉetoj kaj vendoj sekvis en la jaroj. Laŭ taksado en la sektoro de distribuado "Global Powers of Retailing" fare de Deloitte Touche, en 2013 ĝi estis klasita laŭ volumo de vendado en tria rango en Hispanio malantaŭ Mercadona kaj Inditex kaj en la 54a rango en la mondo, kun 17 143 milionoj da usonaj dolaroj.[5] En 2020 ĝi estis malsuprenirinta ĝis la 97a rango tutmonde.[6]​ Inter familiaj entreprenoj en 2008 El Corte Inglés estis en la dua rango en Hispanio (malantaŭ de nur Banco Santander) kaj la 66a en la tuta mondo.[7]

Vendejoj[redakti | redakti fonton]

El Corte Inglés havas 94 vendejegojn en originala formato, en Hispanio kaj Portugalio, en la jenaj urboj:[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La rebelión de los otros Areces, El Mundo Crónica nº 594, 18a de marto 2007
  2. "Inicio." El Corte Inglés Corporativo. Konsultita la 17an de decembro 2010. "Hermosilla, 112. 28009 Madrid."
  3. «El Corte Inglés favourite for Galerías Preciados». Konsultita la 30an de marto 2017.
  4. «Nadie quiere a Galerías Preciados». Expansión. Konsultita la 30an de marto 2017.
  5. [1]
  6. «Global powers of retailing 2022». Deloitte. 2022. Konsultita la 16an de januaro 2023.
  7. El poder de las Empresas Familiares en el Mundo, dinero.com, 2008-09-19
  8. Centros Comerciales elcorteingles.es

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • CUARTAS, Javier. Biografía de El Corte Inglés, Dictext, Barcelona, 1992. En 2010 kun ISBN 978-84-88171-06-1.
  • TOBOSO, Pilar. Pepín Fernández 1891-1982: Galerías Preciados, El Pionero De Los Grandes Almacenes, Lid, Madrid, 2000. ISBN 84-88717-28-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El Corte Inglés en la hispana Vikipedio.