El Hoyo de Pinares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Hoyo de Pinares
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 153  (2023) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 4° 25′ U (mapo)40.500833333333-4.4238888888889Koordinatoj: 40° 30′ N, 4° 25′ U (mapo) [+]
Alto 852 m [+]
Areo 80,51 km² (8 051 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Hoyo de Pinares (Provinco Avilo)
El Hoyo de Pinares (Provinco Avilo)
DEC
El Hoyo de Pinares
El Hoyo de Pinares
Situo de El Hoyo de Pinares
El Hoyo de Pinares (Hispanio)
El Hoyo de Pinares (Hispanio)
DEC
El Hoyo de Pinares
El Hoyo de Pinares
Situo de El Hoyo de Pinares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Hoyo de Pinares [+]
vdr

El Hoyo de Pinares [elOĝo depiNAres] estas municipo en la oriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo El Hoyo de Pinares estas komprenebla etimologie kiel La Truo de Pinaroj alude al la pinaroj de la medio, pro kio videblas tri pinoj en la blazono.

El Hoyo de Pinares en la provinco Avilo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 80,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2163 loĝantojn. Ĝi perdis 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 44 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun San Bartolomé de Pinares, Valdemaqueda (Madrido) kaj Cebreros. Tra la teritorio fluas la rivero Alberĉe en areo inter la Sierra de Guadarrama kaj Sierra de Gredos.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de loĝado de antaŭromiaj vetonoj.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]