El Lisickij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lazaro Markoviĉ Lisickij

El Lisickij

Fotita memportreto el la jaro 1914
Fotita memportreto el la jaro 1914
Naskiĝo 1890
en Poĉinok
Morto 1941
en Moskvo
Sukcesis kiel
v  d  r
Information icon.svg

Lazaro Markoviĉ Lisickij (ruse Лазарь Маркович Лисицкий, naskiĝinta la 11-an de novembro[jul.]/ 23-an de novembro 1890[greg.], mortinta 30-an de decembro 1941), pli bone konata kiel El Lisickij (ruse Эль Лисицкий, jide: על ליסיצקי‎)Loudspeaker.svg, estis rusa artisto, dezajnisto, fotisto, tipografo, polemikisto kaj arkitekto. Li estis grava reprezentanto de la rusa avangardo. Kun sia mentoro Kazimir Maleviĉ li helpis evoluigi suprematismon kaj desegnis multajn afiŝojn por ekspozicioj kaj aliajn propagandilojn  por Sovetunio. Lia laboro grave influis la movadojn Bauhaus kaj konstruktivismo. Li eksperimentis kun variaj produktad-teknikoj kaj stilaj iloj kiuj daŭre estas uzataj en grafika fazonado.[1]

La tuta kariero de Lisickij estis ligita al la kredo, ke la artistoj povas aktive kontribui al ŝanĝo de la socio. Tion li poste resumis per sia edikto, "das zielbewußte Schaffen" (la cel-orientita kreado).[2]

Lisickij, de litova juda оrigino, komencis sian karieron ilustrante jidajn librojn por infanoj. Tiel li intencis antaŭenigi la judan kulturon en Rusio, lando kiu tiam estis travivanta masivan ŝanĝon kaj ĵus estis foriginta siajn kontraŭjudismajn leĝojn. Nur 15-jaraĝa li komencis instrui kaj tion li faris dum  plejparto de sia vivo. Dum la jaroj, li instruis en variaj pozicioj, lernejoj kaj artoj, disvastiganta kaj interŝanĝanta ideojn.

Junaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Lisickij naskiĝis la 23-an de novembro 1890 en Poĉinok, malgranda juda komunumo 50 kilometrojn sudoriente de Smolensk, en la eksa rusa imperio. Dum sia infanaĝo, li vivis kaj studis en la urbo Vitebsk, nuntempe en Belorusio kaj poste li pasigis 10 jarojn en Smolensk loĝante kun siaj geavoj kaj vizitante la smolenskan gramatikan lernejon. Li pasigis la somerajn feriojn en Vitebsk.[3] Li ĉiam interesiĝis kaj montris talenton pri desegno kaj komencis ricevi instruon je la aĝo de 13 jaroj de Jehuda Pen, loka juda artisto kaj ekde la aĝo de 15 li mem instruis studentojn. En 1909, li intencis viziti artan akademion en Sankta Peterburgo, sed li estis malakceptita, kvankam li trapasis la allasan ekzamenon kaj estis kvalifikita. Fakte la leĝo sub la carisma reĝimo permesis nur al limigita nombro da judaj studentoj ĉeesti rusajn lernejojn kaj universitatojn.

Kiel multaj aliaj judoj tiam vivantaj en la rusa imperio, Lisickij iris studi al Germanio. En 1909 li komencis studi arkitekturon kaj inĝenierarton ĉe la teknika altlernejo Technische Hochschule Darmstadt.[1] Dum la somero de 1912, Lisickij, laŭ siaj propraj vortoj, "migris tra Eŭropo". Li pasigis tempon en Parizo kaj faris 1200 kilometrojn piedirante en Italio, kie li konatiĝis kun belartoj kaj skizis arkitekturon kaj pejzaĝojn.[4] Lia interesiĝo pri antikva juda kulturo naskiĝis dum la kontaktoj kun pariza grupo de rusaj judoj gvidita de la skulptisto Ossip Zadkine, vivdaŭra amiko de Lisickij ekde frua infanaĝo.[5] En la sama jaro 1912 kelkaj de liaj verkoj estis inkluzivitaj por la unua fojo en ekspozicio de la artista unio de Sankta Petersburgo; rimarkinda unua paŝo. Li restis en Germanio ĝis la komenco de la unua mondmilito, kiam li estis devigita reveni hejmen tra Svislando kaj la Balkanoj, kune kun multaj de siaj samlandanoj. Inter ili estis ankaŭ elmigrintaj artistoj naskiĝintaj en eksa rusa imperio, kiel Vasilij Kandinskij kaj Marc Chagall.[1][6]

Post sia reveno al Moskvo, Lisickij vizitadis la politeknikan instituton de Riga kiu estis evakuita al Moskvo pro la milito kaj laboris por la arkitekturaj firmaoj de Boris Velikovsky kaj Roman Klein.[6][7] Dum ĉi tiu laboro, li aktive kaj pasie interesiĝis pri juda kulturo kiu, post la defalo de la publike kontraŭjuda carisma reĝimo, estis spertanta renesancon. La nova provizora registaro nuligis dekreton, kiu malpermesis la presadon de hebreaj literoj kaj ekskludis judojn de civitaneco. Tiel Lisickij baldaŭ dediĉis sin al juda arto. Li ekspoziciis  laborojn de lokaj judaj artistoj, veturis al Mahiljoŭ por studi la tradician arkitekturon kaj ornamaĵojn de malnovaj sinagogoj kaj ilustris multajn jidajn librojn por infanoj. Ĉi tiuj libroj estis la unua eniro de Lisickij en la kampo de libra desegno, kampo kiun li grave renovigis dum sia kariero.

Lisickij La Konstruisto, 1924, Londono, Viktoria & Alberto Muzeo

Liaj unuaj desegnoj aperis en 1917 en la libro, Sihas hulin: Eyne fun di geshikhten (Ĉiutaga Konversacio), kie li inkluzivis hebreajn literojn kun klare secesia stilo. Lia sekvanta libro estis vida rakonto de la tradicia juda pasaĥa kanto Havis gadya (Unu kapro), en kiu Lisickij montris tipografian ilon kiun li ofte reuzis en pli postaj desegnoj. En la libro, li kunigis literojn kun bildoj per sistemo, en kiu la koloro de la karakteroj de rakonto rilatas al la vorto aludita al ili. En la desegnoj por la fina paĝo, Lisickij prezentas la potencan "manon de Dio" mortiganta la anĝelon de la morto, kiu portas la kronon de la caro. Ĉi tiu reprezentado ligas la elsaviĝon de la judoj kun la venko de la bolŝevikoj en la rusa Revolucio.[8] Alternativa vido asertas ke la artisto estis singarda de bolŝevika internaciigo, kondukanta al detruo de tradicia juda kulturo.[9] Vidaj reprezentadoj de la mano de Dio ripetiĝas en multnombraj verkoj dum lia tuta kariero, plej klare en lia memportreta fotomuntaĵo  La Konstruisto (1924), kiu evidente montras la manon.[10]

Avangardo[redakti | redakti fonton]

Suprematismo[redakti | redakti fonton]

Proun. 1a Kestner Verkaro

En majo 1919, sekve al invito de la juda artisto Marc Chagall, Lisickij revenis al Vitebsk por instrui grafikajn artojn, presarton kaj arkitekturon ĉe la ĵus formita popola arta lernejo, kiun Chagall kreis post sia elektado kiel komisionestro de artaj aferoj por Vitebsk en 1918.[3] Lisickij estis komisiita pri desegnado kaj presado de propagandaj afiŝoj; poste, li preferis ne paroli pri ĉi tiu periodo, verŝajne ĉar unu el ĉefaj temoj de ĉi tiuj afiŝoj estis la ekzilito Lev Trockij.[11] La kvanto de ĉi tiuj afiŝoj sufiĉas por konsideri ilin apartan grupon en la verkaro de la artisto.[12]

Chagall ankaŭ invitis aliajn rusajn artistojn, plej precipe la pentriston kaj art-teoriiston Kazimir Maleviĉ kaj la eksan instruiston de Lisickij, Jehuda Pen. En oktobro 1919 Maleviĉ estis persvadita de Lisickij  translokiĝi al Vitebsk.[13] La translokiĝo koincidis kun la malfermo de la unua arta ekspozicio en Vitebsk direktita de Chagall.[14] Maleviĉ kunportis multajn novajn ideojn. Plejparto de ili inspiris Lisickij sed estis malakceptitaj de la loka publiko kaj de la profesiuloj kiuj preferis figuran arton kaj de Chagall mem.[15] Post trairado de impresionismo, primitivismo kaj kubismo, Maleviĉ komencis aktive evolui siajn ideojn pri suprematismo.  La suprematismo malakceptis la imiton de naturaj formoj kaj koncentriĝis al la kreado de klaraj, geometriaj formoj. Maleviĉ anstataŭigis la klasikan instruadan programon per sia propra kaj disvastigis siajn suprematismajn teoriojn kaj teknikojn tra la tuta skolo. Chagall rekomendis pli klasikajn idealojn kaj Lisickij, ankoraŭ lojala al Chagall, fariĝis ŝirita inter du oponantaj artaj vojoj. Lisickij fine preferis la suprematismon de Maleviĉ kaj disiĝis de la tradicia juda arto. Chagall forlasis la skolon iom poste.

Ek de tiam Lisickij tute turnis sin al suprematismo kaj, sub la gvido de Maleviĉ, helpis plievoluigi la movadon. En 1919–1920 Lisickij estis la estro de la arkitektura departemento de la Popola Arta Lernejo. Kun siaj studentoj, unuavice Lazar Ĥidekel, li laboris pri la transiro de ebena  al spaca suprematismo.[16] Eble la plej fama laboro de Lisickij el tiu periodo estis la propaganda afiŝo "Venku la blankulojn per la ruĝa kojno" el la jaro 1919 . En tiu tempo en Rusio okazis enlanda milito, kiu estis plejparte batalita inter la "Ruĝuloj" (komunistoj kaj revoluciuloj) kaj la "Blankulaj" (monarkistoj, konservativuloj, liberaluloj, kiuj oponis la bolŝevikan revolucion). La bildo de la ruĝa kojno frakasanta la blankan formon, simpla kiel ĝi estis, komunikis potencan mesaĝon kiu lasis neniun dubon en la menso de la spektanto pri sia intenco.

La 17-an de januaro, 1920, Maleviĉ kaj Lisickij kune fondis la efemeran Molposnovis (junaj adeptoj de nova arto), pra-suprematisma asocio de studentoj, profesoroj kaj aliaj artistoj.[17] Post mallonga kaj ŝtorma disputo inter la "malnova" kaj la "juna" generacioj, la grupo restariĝis kiel UNOVIS (subtenantoj de la nova arto) en februaro.[18][19] Sub la gvido de Maleviĉ la grupo prilaboris "suprematisman baleton", koreografiitan de Nina Kogan kaj refaris la futurisman operon Venko Super la Suno de Miĥail Matjuŝin kaj Aleksei Kruĉenjĥ.[18][20]  Lisickij kaj la tuta grupo decidis dividi meriton kaj respondecon pro la laboroj produktitaj de la grupo, subskribante plejpartojn de verkoj kun nigra kvadrato. Tio estis parte omaĝo al simila peco de ilia gvidanto Maleviĉ kaj simbola brakumo de la komunista idealo.[21]

La grupo, kiu disiĝis en 1922, estis gvida en la disvastigo de suprematisma ideologio en Rusio kaj eksterlande. Ĝi ankaŭ konatigis Lisickij kiel gravulo en la avangardo. Parenteze, la plej frua apero de la subskribo Lissitzky (ruse: Эль Лисицкий) aperis en la manfarita UNOVIS kolekto, eldonita en du kopioj en marto–aprilo 1920 kaj enhavanta lian manifeston pri libra arto: "la libro eniras la kranion tra la okuloj ne tra la oreloj sekve la onda moviĝas kun multe pli granda rapido kaj kun pli da intenseco. Se mi (tiele) nur povas kanti per mia buŝo pere de libro mi (sic) povas montri min mem en diversaj aspektoj."[22][23]

Proun[redakti | redakti fonton]

A Proun, p.1925. Rimarkanta sur Proun en 1921, Lisickij deklaris, "Ni alportis la kanvason en cirkloj... Kaj dum ni turnas, ni levas nin mem en la spaco."[8]

Dum ĉi tiu periodo Lissitzky komencis evoluigi propran suprematisman stilon, serion de abstraktaj, geometriaj pentraĵoj kiujn li nomis Proun, akronimo de «projekto por la venko de la noveco», kion oni povas konsideri kiel plivastigado de suprematismo al la tria dimensio.

Proun estis esence la esplorado de Lisickij de la vida lingvaĵo de suprematismo kun spacaj elementoj, utiliganta movantajn aksojn kaj multoblajn perspektivojn; ambaŭ neoftaj ideoj en suprematismo. Suprematismo dum tiu tempo estis farita preskaŭ ekskluzive el plataj, 2D formoj. Lisickij, kiu emis arkitekturon kaj aliajn 3D konceptojn, provis plivastigi suprematismon. La Proun laboroj (konataj kiel Prounen) estis faritaj dum  duona jardeko kaj evoluiĝis de simplaj pentraĵoj kaj litografaĵoj al plene tri-dimensiaj instalaĵoj. Ili estis ankaŭ  la fundamento por liaj pli postaj eksperimentoj en arkitekturo kaj ekspozicia desegno.  Per la Prounoj, utopiaj modeloj por nova kaj pli bona mondo estis evoluigita. Ĉi tiu alproksimiĝo, en kiu la artisto kreas arton kun sociale difinita celo, povas esti resumita per lia moto "das zielbewußte Schaffen" – "la cel-orientita kreado."[2]

Judaj temoj kaj simboloj ankaŭ foje aperis en liaj Prounen, kutime uzante hebreajn literojn kiel parto de la tipografio aŭ vida kodo. Sur la kovrilo de la libro Arba'ah Teyashim (Kvar Billy Kaprinoj) el 1922, li montras aranĝon de hebreaj literoj kiel arkitekturaj elementoj en dinamika desegno kiu spegulas lian tiutempan Proun tipografion.[8] 

Reveno al Germanio[redakti | redakti fonton]

Internacia kongreso de progresemaj artistoj, majo 1922, Lisickij 9-a de maldekstre

En 1921, plimalpli samtempe kun la fino de UNOVIS, suprematismo dividiĝis en du ideologie kontraŭaj duonoj, unu preferanta utopian, spiritan arton kaj la alia pli utilisman arton kiu servu socion. Lisickij estis plene konvikita de neniu kaj lasis Vitebsk en 1921. Li prenis laborpostenon kiel kultura reprezentanto de Rusio kaj iris al Berlino kie li establis kontaktojn inter rusaj kaj germanaj artistoj. Tie li ankaŭ komencis labori kiel verkisto kaj desegnisto por internaciaj revuoj kaj ĵurnaloj kaj helpis antaŭenigi la avangardon per diversaj ekspozicioj en galerioj. 

Dum sia restado Lisickij ankaŭ evoluigis sian karieron kiel grafikisto kun kelkaj historie gravaj laboroj kiel la libroj Dlia Golossa (Por la Voĉo), kolekto de poemoj de Vladimir Majakovskij kaj Die Kunstismen (La Artismoj) kune kun Jean Arp. En Berlino li ankaŭ renkontiĝis kaj amikiĝis kun multaj aliaj artistoj, plej precipe Kurt Schwitters, László Moholy-Nagy kaj Theo van Doesburg.[24] Kune kun Schwitters kaj van Doesburg, Lisickij prezentis la ideon de internacia arta movado sub la gvidlinioj de konstruktivismo.  En la jaro post la eldono de lia unua Proun serio en Moskvo en 1921, Schwitters enkondukis Lisickij al la Hanovra galerio kestnergesellschaft, kie okazis sia unua persona ekspozicio. La dua Proun serio, presita en Hanover en 1923, estis sukceso, utiliganta novajn pres-teknikojn.[25] Pli poste li renkontis Sophie Kuppers, kiu estis la vidvino de Paul Kuppers, arta direktoro de la kestnergesellschaft ĉe kiu Lisickij estis ekspozicianta kaj kiun li geedziĝos en 1927.

Horizontalaj ĉielskrapantoj[redakti | redakti fonton]

En 1923–1925, Lissitzky proponis kaj evoluigis la ideon de horizontalaj ĉielskrapantoj (Wolkenbügel, "nubo-arkoj"). Serio de ok tiaj strukturoj estis celita por marki la gravajn interkruciĝojn de la Bulvarda Ringo en Moskvo. Ĉiu Wolkenbügel estis plata tri-etaĝa, 180 metrojn larĝa L-forma slabo, kiu staris 50 metrojn super strata nivelo. Ĝi ripozis sur tri pilastroj (10 m × 16 m × 50 m ĉiu), lokitaj sur tri malsamaj strataj anguloj. Unu pilastro etendiĝis subtere, funkcianta kiel  ŝtuparo al farota metroo stacio; du aliaj provizis ŝirmon por tero-nivela tramo stacioj.[26][27]

Lisickij argumentis ke, ĉar homoj ne povas flugi, moviĝi horizontale estas natura kaj moviĝi vertikale ne estas. Sed la tereno ne sufiĉas por la konstruaĵoj kaj tial nova ebeno kreita en la aero ĉe meznivela altitudo estas preferbla al uson-stila turo. Ĉi tiuj konstruaĵoj, laŭ Lisickij, ankaŭ ebligas pli bonan izoladon kaj ventumadon por la loĝantoj.[28]

La gravuraĵa butiko desegnita de El Lisickij, montranta la malpli difektitan sudan flankon de la konstruaĵo.

Ekspozicioj de la 1920-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Varbafiŝo por la firmao Pelikan AG en Hanovro, 1929

Post du jaroj de intensa laboro Lisickij malsaniĝis je akuta pneŭmonito en oktobro 1923. Kelkaj semajnoj poste li estis diagnozita je tuberkulozo; en februaro 1924 li translokiĝis al svisa kuracejo proksime al Locarno.[29] Li estis tre okupita dum sia restado, laborante sur reklamaj desegnoj por Pelikan Industrioj (kiu en ĝirado pagis por lia kuracado), tradukante artikolojn skribitaj de Maleviĉ en germana kaj eksperimentante multe en tipografia dezajno kaj fotografio. En 1925, post kiam la svisa registaro neis lian peton renovigi lian vizon, Lisickij revenis al Moskvo kaj komencis instrui internan dezajnon kaj arkitekturon ĉe VKhUTEMAS (Ŝtata Pli Alta Arta kaj Teknika Laborejo). Tiun poŝtenon li okupis ĝis 1930. 

En junio 1926, Lissitzky lasis la landon denove, ĉifoje por mallonga restado en Germanio kaj Nederlando. Tie li desegnis ekspozician ĉambron por la artekspozicioj Internationale Kunstausstellung  en Dresden kaj la Raum Konstruktive Kunst (Ĉambro por konstruktivisma arto) kaj Abstraktes Kabinett  en Hanovro. Li ankaŭ perfektigis la 1925 Wolkenbügel koncepton en kunlaboro kun Mart Stam.[29] En sia aŭtobiografio (skribita en junio 1941 kaj poste redaktita kaj eldonita de la edzino), Lisickij skribis, "1926. Mia plej grava laboro kiel artisto komencas: la kreado de ekspozicioj."[4]

Reen en Sovet-Unio, Lisickij desegnis afiŝojn por la oficialaj sovetiaj pavilionoj ĉe la internaciaj ekspozicioj de la periodo, ĝis la 1939 Nov-Jorka Monda Foiro. Unu el liaj plej rimarkindaj ekspozicioj estis la Ĉiuj-Unio Poligrafia Ekspozicio en Moskvo en aŭgusto–oktobro 1927, kie Lisickij gvidis la dezajno-teamon por artistoj de "fotografio kaj fotomekaniko" (t.e. fotomuntaĵo)  kaj la instalaĵan skipon.[30] 

Je la komenco de 1928, Lisickij vizitis Kolonjon por prepari la 1928 Pressa ekpozicion planita por aprilo–majo 1928. La ŝtato komisiis al Lisickij la kontrolon de la sovetian programon; anstataŭ konstrui ilian propran pavilionon, la sovetianoj luis la ekzistantan centran pavilionon, nome la plej grandan konstruaĵon sur la tereno. Por plene uzi ĝin, la sovetia programo desegnita de Lisickij rondiris ĉirkaŭ la temo de film-prezentado, kun preskaŭ kontinua prezento de la novaj filmoj kaj desegnitaj trukofilmoj sur multoblaj ekranoj en la paviliono kaj sur la subĉielaj ekranoj.[31] Lia laboro estis laŭdita por preskaŭa manko de paperaj elmontraĵoj; "ĉio movas, rotacias, ĉio estas vigligita" (ruse: всё движется, заводится, электрифицируется).[32] 

Kune kun paviliona dezajno, Lisickij komencis eksperimenti denove per presitaj rimedoj. Lia laboro kun libroj kaj perioda desegno estis eble kelkaj de liaj plej plenumeblaj kaj influaj. Li lanĉis radikalajn novaĵojn en tipografio kaj fotomuntaĵo, du kampoj en kiuj li estis precipe kompetenta. Li eĉ desegnis fotomuntaĵon por anonci la naskiĝon de sia filo Jen en 1930. 

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1932, Stalin fermis la sindikatojn de sendependaj artistoj; eksaj avangardaj artistoj devis adaptiĝi al la nova klimato aŭ ili riskis esti oficiale kritikitaj aŭ eĉ eksigitaj. Lisickij konservis sian reputacion kiel mastro de ekspozicia arto kaj administrado en la lastaj 1930-aj jaroj. Lia tuberkulozo laŭpaŝe reduktis liajn fizikajn kapablecojn kaj li estis fariĝanta pli kaj pli dependa de lia edzino por reala kompletigo de lia laboro.[33]

En 1937, Lisickij laboris kiel gvida dekoraciisto por la okazonta Tutrusia Agrikultura Ekspozicio, sub la ĉefa planisto Vjaĉeslav Oltarĝevskij. Li estis plejparte sendependa kaj tre kritika rilate al li. La projekto estis plagita de prokrastoj kaj politikaj intervenoj.

En junio 1938, li estis nur unu el dek sep profesiuloj kaj manaĝeroj respondecaj por la centra paviliono; en oktobro 1938, li dividis la respondecon por la ornamado de ĝia ĉefa halo kun Vladimir Aĥmetjev.[34][35] Li samtempe laboris pri la ornamado de la sovetia paviliono por la 1939 Nov-Jorka Monda Foiro; en junio 1938 la komisiono juĝis la laboron de Lisickij kune kun dek naŭ aliaj proponoj kaj poste malakceptis ĝin.[36]

La laboro de Lisickij por la revuo USSR im Bau (Sovet-Unio en konstruo) portis lian eksperimentadon kaj renovigadon de libro- dezajno al apogeo. En la eldono #2 li inkluzivis plurajn disfaldeblajn paĝojn, prezentitaj kune kun aliaj falditaj paĝoj kiuj kune produktis desegno-kombinaĵojn kaj rakontan strukturon, kiu estis tute originala.

En 1941, lia tuberkulozo plimalboniĝis, sed li daŭre produktis laborojn, unu el la lastaj estis propaganda afiŝo pri la penoj de Rusio en la dua mondmilito kun la titolo "Davaite pobolshe tankov!" (Donu nin pli da tankoj!). Li mortis la 30-an de decembro, 1941, en Moskvo.

Galerio de laboroj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Curl
  2. 2,0 2,1 Glazova
  3. 3,0 3,1 Shatskikh, 57
  4. 4,0 4,1 Lissitzky-Kuppers
  5. Schatskikh, p.58
  6. 6,0 6,1 Spencer, Poynor, 2004:69
  7. Margolin (1997), p.24
  8. 8,0 8,1 8,2 Perloff 2005
  9. Margolin (2000)
  10. Self-Portrait: Constructor.
  11. Shatskikh, 62
  12. Shatskikh, 63
  13. Shatskikh, 66
  14. Shatskikh, 70
  15. Shatskikh, 71
  16. S. Khan-Magomedov.
  17. Shatskikh, 92
  18. 18,0 18,1 Shatskikh, 93
  19. Malgrave, 239
  20. La opero estis produktita sen origina orkestra muziko - Ŝackiĥ, 98
  21. Ŝackiĥ, 111
  22. Shatskikh, 125
  23. Shatskikh, 122
  24. Malgrave, 243
  25. Malgrave, 250
  26. Khan-Magomedov, 213
  27. Balandin
  28. Khan-Magomedov, 215
  29. 29,0 29,1 Spencer, Poynor, 70
  30. Tolstoy, 57-58 havigas kopiojn de elstaraj registaraj dekretoj datitaj de Junio de 1927.
  31. Tolstoy, 123-125
  32. Tolstoy, 127
  33. Tupitsyn
  34. Tolstoy, 185
  35. Tolstoy, 189
  36. Tolstoy, 400-403

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.