El Manzano (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El Manzano (Salamanca))
El Manzano
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37171
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 60  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 6° 17′ U (mapo)41.174166666667-6.2877777777778Koordinatoj: 41° 10′ N, 6° 17′ U (mapo) [+]
Alto 780 m [+]
Areo 36,71 km² (3 671 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Manzano (Provinco Salamanko)
El Manzano (Provinco Salamanko)
DEC
El Manzano
El Manzano
Situo de El Manzano
El Manzano (Hispanio)
El Manzano (Hispanio)
DEC
El Manzano
El Manzano
Situo de El Manzano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Manzano, Spain [+]
vdr

El Manzano estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. El Manzano estas tradukebla etimologie al La pomarbo.

Preĝejo kun invertita sonorilmuro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 36,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 75 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 67 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]