El Oso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Oso
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05164
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 136  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 4° 46′ U (mapo)40.841666666667-4.7705555555556Koordinatoj: 40° 51′ N, 4° 46′ U (mapo) [+]
Alto 894 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Oso (Provinco Avilo)
El Oso (Provinco Avilo)
DEC
El Oso
El Oso
Situo de El Oso
El Oso (Hispanio)
El Oso (Hispanio)
DEC
El Oso
El Oso
Situo de El Oso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Oso, Ávila [+]
vdr

El Oso [elOso] estas municipo en la nordo-centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La MorañaKomarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Ávila, en la centro de la provinco. El Oso estas komprenebla maletimologie kiel "la urso", sed etimologie la nomo devenas el la latina vorto lutosus ("koteca, argileca"), reference al la tereno (apud granda natura lageto, nome Laguna del Oso). Alia popola etimologio aludas al antaŭromia granita skulptaĵo de "porkobovo", nun malaperinta, kiu estis miskomprenata kiel de urso fare de la popolo.

El Oso en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Arévalo norde, brune.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 149 loĝantojn. Ĝi perdis 450 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 21 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Cabizuela, San Pascual, Hernansancho, Riocabado, Las Berlanas kaj Gotarrendura.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Plej frua mencio estas de 1250.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]