El Robledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Robledo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13114
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Luis Navas Rodríguez (2007)
Demografio
Loĝantaro 1 314  (2010)
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 13′ N, 4° 17′ U (mapo)39.2176173-4.2811191Koordinatoj: 39° 13′ N, 4° 17′ U (mapo) [+]
Alto 646 m [+]
Areo 105,5 km² (10 550 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
El Robledo (Provinco Ciudad Real)
El Robledo (Provinco Ciudad Real)
DEC
El Robledo
El Robledo
Situo de El Robledo
El Robledo (Hispanio)
El Robledo (Hispanio)
DEC
El Robledo
El Robledo
Situo de El Robledo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Robledo (Ciudad Real) [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

El Robledo (La kverkvejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas robledanos. La censita populacio en 2010 estis de 1.314 loĝantoj kaj la denseco estas de 12,45 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Elaera vidaĵo

El Robledo situas en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj en la nordokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 646 m. La areo de ties teritorio estas de 105.5 km².

Ĝi situas en la valo kie kunfluas la rivero Alcobilla kun la rivero Bullaque [bujAke], kiu trapasas la domaron, ĉe la montetaro de Matagrande kaj inter tiuj de la Toledana kaj de Piedralá. Sudokcidente troviĝas la montaro de Navalaencina.

Estas submunicipaj domaroj nome Las Islas, Navalrincón, Las Tablillas kaj Navalajarra.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de El Robledo inter 1991 kaj 2006

1991 1996 2001 2004 2006

1119 1091 1078 1068 1154

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (cerealoj, iam fruktoĝardenoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj).

Historio[redakti | redakti fonton]

La municipo sendependiĝis el Porzuna.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Akva herbaro kiaj nimfeoj, junkoj, akvaj filikoj el genro Isoetes. Tifaoj, Lysimachia vulgaris, Sparganium erectum ktp. Ĉerivera arbaro, kiaj de fraksenoj, poploj, salikoj. Ĉie ajn kverkoj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Paruoj, najtingaloj, lanioj, motaciloj, kardeloj, merloj, ruĝgorĝuloj, orioloj. Ĉerivere ardeoj, alcionoj, egretoj. Cikonioj. En cerealaj ebenaĵoj malgrandaj otisoj, stepkokoj. Inter mamuloj elstaras la lutro. Indiĝenaj fiŝoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Naturaj distrejoj kiaj ĉe la rivero Bullaque, la kunfluo de ambaŭ riveroj, gregovojo Navalrincón (37 m larĝa), ktp.

Gastronomio[redakti | redakti fonton]

Paneroj (migas), viandaĵoj, pisto (vegetaloj), kolbasoj, aprokolbasoj, ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]