El Sistema (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
El Sistema
Titolpaĝo de la ttt-ejo
Titolpaĝo de la ttt-ejo
Originala titolo El Sistema
Produktadlando Germanio
Filmita en Venezuelo
Originala lingvo hispana
Kina aperdato 2008
Daŭro 102 min
Ĝenro dokumenta filmo
Reĝisoro(j) Paul Smaczny
Maria Stodtmeier
Scenaro [[Paul Smaczny
Maria Stodtmeier]]
Muziko Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar
Ĉefrolantoj Jose Antonio Abreu
Gustavo Dudamel
junuloj de El Sistema
Distribuo EuroArts Music
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

El Sistema estas kineja dokumentario de germanaj reĝisoroj Paul Smaczny kaj Maria Stodtmeier el la jaro 2008. La filmo raportas pri „El Sistema“ („Sistema de las Orquestas Juveniles e Infantiles de Venezuela“), la revolucia sistemo de muziklernejoj en Venezuelo, fondita de ĝia direktoro Jose Antonio Abreu en 1975. La muziko ludata de la lernejanoj kaj de la Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar donas entuziasmon al ludantoj kaj spektantoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Reĝisoro Smaczny, kiu jam produktis multajn dokumentariojn pri muziko, vizitas la venezuelan ĉefurbon Karakaso, por portreti „El Sistema“, la reton de muzikejoj por venezuelaj infanoj el la malriĉaj kvartaloj Barrios (faveloj), kie bandoj interpafadas kaj estas atmosfero de krimo, drogo kaj perforto.

El Sistema“ fariĝis internacie konata kiam ĝia fondinto José Antonio Abreu estis premiita per la Alternativa Nobelpremio en 2001 kaj la Venezuela junulorkestro kun dirigento Gustavo Dudamel celebras sukcesojn en la tuta mondo. Kompreneble Smaczny intervjuas ilin ambaŭ. Abreu vidas kaj bontrovas la potencon de muziko por la ŝanĝiĝo de la socio: li estas viziisto, paca revoluciulo:

Citaĵo
 La plimulto de la infanoj kaj junuloj apartenas al la grupoj plej senprotektaj kaj ekskluditaj el la venezuela socio. Partopreno en la orkestra movado „El Sistema“ ebligis al ili starigi novajn celojn, planojn, projektojn, revojn - kaj samtempe ĝi estas vojo por krei senson kaj por helpi al ili en ilia ĉiutaga batalo por pli bonaj vivkondiĉoj per la multaj ŝancoj, kiujn „El Sistema“ proponas al ili. … Komence arto estis farita de minoritato por minoritato. Poste de minoritato por majoritato. Kaj nun ni staras ĉe komenco de nova epoko, kiam arto estas farata de majoritato por majoritato. 
— José Antonio Abreu

Sed la ĉefa parto de la filmo sekvas junulojn al ilia muziklernejo „La Rinconada“, kiu situas en la plej malriĉa kaj plej danĝera kvartalo de Karakaso. 300 infanoj frekventas la muzikejon, estas junuloj „sen nomo kaj renomo“: la trumpetistoj Yobran Bravo (11) kaj Roderyk Alvarado (10), la violonistino Albani Tovar (11) kaj kontrabasistino Mairi Padrón (18). La kamerao sekvas ilin dum preskaŭ tuta jaro, montras iliajn vivocirkonstancojn kaj la seriozecon kaj entuziasmon de ilia muziko.

Dekomence la junuloj ludas en orkestro. La plej junaj infanetoj ne povas tuj ricevi instrumenton por la ekzercado. Ili mem slojdas instrumentojn el papero kaj kartono, kaj en la „paperorkestro“ svingas siajn arĉojn kaj kantas kun la dirigento, kaj tute ne damaĝas la ĝojon, ke la paperinstrumentoj ne faras sonojn. (La paperorkestroj eĉ faras publikajn koncertojn.)

La filmo dokumentas la personan disvolviĝon de la junuloj. Nur malmultaj el ili havos muzikkarieron, sed la sistemo ne alstrebas la trejnadon de muzikistoj, sed pli bonan kaj sensohavan vivon por la infanoj:

Citaĵo
  Ni vivas en simplegaj kondiĉoj, en kvartalo malsekura. Sed tamen ni iras al la muzikejo. Multaj homoj diras: "Jen li, li venas el mizerkvartalo, li estas maledukata." Sed ni lernas ludi trumpeton, por ke niaj familioj iam havos pli bonan vivon. Kaj ni marŝas antaŭen gigantpaŝe - kiel la elefantoj. 
— Yobran Bravo (11)

Recenzoj, premioj[redakti | redakti fonton]

La filmo estis ĝenerale fervore pozitive akceptita kaj ĝi gajnis plurajn premiojn:

  • Orlando Hispanic Film Festival 2009: Plej bona dokumentario
  • Golden Prague 2009: Grand Prix
„El Sistema estis potenca kaj inspira reflektiĝo pri socia eksperimento, kiu ravas la mondon. Paul Smaczny kaj Maria Stodtmeier uzis la plej delikatan lertecon por omaĝi la pensadon de José Antonio Abreu. Rezultiĝis filmo, kiu montras kiel muziko povas ŝanĝi ne nur personan vivon sed la tutan mondon, kaj nun kaj estonte.“[1]
  • Ecofilms Festival, Rodiso 2009: Speciala premio de la ĵurio kaj
  • Ecofilms Festival, Rodiso 2009: Feature Film Competition Award de Rodos Ecofilms Team
„Eksterordinara temo kun profundaj konsekvencoj, pri kio nur malmultaj scias. Nekredeble bone farata filmo, kiu montras la movadon de malprivilegitaj infanoj centre en la filmo kaj same la burĝajn muzikistojn, kiuj konceptis ĝin.“ [2]

Notoj, referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El la laŭdacio (angle): „El Sistema was a powerful and inspiring reflection of a social experiment which has caught the imagination of the world. Paul Smaczny and Maria Stodtmeier brought the finest documentary skills to commemorate the philosophy of José Antonio Abreu. The result is a film which shows how music can change not only individual human lives but the world in general both today and in the future.“ el la retejo de la festivalo
  2. El la laŭdacio (angle): „An extraordinaire subject with far reaching implications that very few people know about. It’s an incredibly well made film in which it demonstrates the movement of the underprivileged children in the centre of the film as well as the bourgeois musicians who devised it.“ el la retejo de la festivalo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

pri la filmo
pri la Venezuela muzikprojekto