El Tempranillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
José María el Tempranillo. Portreto fare de John Frederick Lewis.

José María Pelagio Hinojosa Cobacho kromnome "el Tempranillo" (sumunicipo Jauja en Lucena, Kordovo, 21-a-24-a de junio de 1805 - Alameda, Malago, 23-a de septembro de 1833) estis hispana eksterleĝulo ribelulo kaj liberalulo kiu agadis en Sierra Morena.[1]

Biografio

Li estis la filo de Juan kaj María, nome kamparanoj, same kiel la geavoj. José ne studis kaj ekde infanaĝo li devis labori kiel kampara tag-laboristo kun siaj gepatroj je la servo de terposedanto (señorito) de la zono.

Nur 15jaraĝa jam ekis kiel eksterleĝulo. La 29-a de septembro de 1820 en la kamparfesto de Sankta Mikaelo li mortigis viron, pri kio oni konstruis tri diversajn hipotezojn ĉu ke José venĝis la morton de sia patro; ĉu venĝis la perforton al sia patrino jam vidvino; ĉu li enamixgis el iu Clara. Dum dancado viro ĝenis Clara, José luktis kontraŭ li per poŝ-tranĉilo, kaj tiele li mortigis sian oponanton. Li devis fuĝi ĉar la tiama puno estis por tiu delikto la ekzekuto el pendumilo. Li fuĝis al la montaro Sierra Morena por survivi.

"Kariero"

Dekomence li dediĉis sin al kontrabando kaj aliĝis al bando nome La sep infanoj de Écija, kiuj vivtenis sin per rabado al ĉiuj trafita surmontare. Tie li ricevis la kromnomo "el Tempranillo" (nome la Fruulo), eble ĉar li frue devis fuĝi el la justico. En tiu bando estis ankaŭ José Ulloa, "el Tragabuches", kiu estis bandito ĉar li mortigis sian edzinon kaj ŝian amanton. Spite tion, José, 18jaraĝa, kreis sian propran bandon. Specialiĝis en atakoj al diliĝencoj aŭ aliaj veturiloj, ĉefe de la Ŝtata Trezoro. La reĝo Fernando la 7-a ne sciis kiel haltigi la tajdon de tiaj rabado okazinta en la suda Hispanio kaj eĉ sendis grandajn rotojn de specialigitaj soldatoj, nome migueletes [migeLEtes] (mikaeletoj).

En 1825 20jaraĝa sekvis lin 14 homoj, ĉiuj pli aĝaj. Oni konis lin populare kiel "la bonkora bandito", ĉar li disdonis pli da mono al siaj kunuloj ol al si mem kaj se vilaĝo malriĉas li donis monon ŝanĝe de rifuĝo. Li helpis ankaŭ al malriĉuloj, dum luktis kontraŭ kacikoj kaj terposedantoj. Multaj fuĝintoj el justico unuiĝis al li kaj tiele li havis bandon eĉ de 50 homoj, inter ili, "el Lero", "el Venitas", "el de la Torre" aŭ "el Veneno". Multaj el ili estis eksluktantoj de la Milito de Sendependiĝo.

Lia plej fama kaj rimarkinda ago okazis en Écija, kie rabis grandan diliĝencon kiu portis multan monon de la Trezoro. Li ĝuis servon de informantoj aŭ spionoj ĉefe por scii pri la ŝtataj movoj. Inter ili de servisto de la guberniestro de Sevilo, nome Pedro Ignacio Ángulo Martín, el Salamanko, tre inteligenta kaj ruza. Li kontrolis ĉiujn trapasejojn de Sierra Morena kaj ricevis pas-pagon el ĉiu veturilo aŭ veturanto. Lia agado ixgis konata ne nur en la tuta Hispano sed ankaŭ en Eŭropo kio kondukis verkistojn kiaj Prosper Mérimée al verkado pri li; same kiel okazis ĉe pentristoj kiaj J.F. Lewis kiu pentris lin kiel malalta, forta, kun penetraj okuloj grizaj. Ŝajne li vestiĝis lukse kaj portis ĉiam du pafilojn kaj du poŝtranĉilojn.

Karierfino

Oni rakontis, ke li helpis la virinojn, eĉ la atakitajn, kiuj foje sopiris lin. Li edziĝis al María Jerónima Francés, juna kaj bela kadizana. Ŝi estis naskonta la 6-a de januaro de 1832 en kampardomo de Grazalema, kiam la soldatoj migueletes ĉirkaŭis la domon kaj atakis ĝin kie estis nur la bandito kaj lia edzino. "El Tempranillo" respondis al atako kaj la soldatoj ne kuraĝis rekte sturmi la domon time ke estas pliaj banditoj. Meze de tioma pafado kaj paniko, María, nervoziĝinta, mortiĝis naskante kaj la bebo survivis. "El Tempranillo" agis rapide, ligis al si la korpon de sia mortinta amatino dorse, sian filon ene de sia zono kaj ekgalopis surĉevale meze de la pafado de la migueletes sen esti eĉ vundita. Venonttage li donis la korpon de María al ŝia familio kaj la 10-a de januaro li baptigis sian filon en la preĝejo de Grazalema. Kiam li alvenis tien la popolo timis pro ebla reprezalio fare de la bandito, sed "el Tempranillo" faris nenion kaj neniu alvokis la aŭtoritatojn.

En aŭgusto de 1832, Fernando la 7-a donis forpardonon al ĉiu kiu volu revenu subleĝe. "El Tempranillo" kun kelkaj el liaj homoj nome "El Lero", "el Venitas" kaj "el de la Torre" aliĝi al tio, sed "el Veneno" malakceptis. Tiele la registara politiko sukcesis ke oni kontraŭstarigis la proprajn banditojn inter si. Decembre de tiu jaro falis "el Veneno", kiu estis ekzekutita.

Morto

Dum luktado inter banditoj, la 23-a de septembro, "el Tempranillo", ĉe lia bieno en Alameda (Malago), trafis ambuskon de iama kunulo, "el Barberillo", kiu motpafis lin kiam li estis ankoraŭ nur 28jaraĝa.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • RODRÍGUEZ MARTÍN, JOSÉ ANTONIO: José María El Tempranillo. Fundación Ruta del Tempranillo. Colección Castillo Anzur. ISBN 978-84-932848-0-0
  • RAMOS ESPEJO, ANTONIO: Andalucía de Fuente Obejuna a Marinaleda. Ed. Andaluzas Unidas S.A., Sevilla 1985

Referencoj

  1. Ruta del Tempranillo: Bandolerismo Romántico