El crimen de Cuenca (filmo)
El crimen de Cuenca | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | El crimen de Cuenca |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1980 |
Ĝenro | krimfilmo, drama filmo |
Kameraado | Hans Burmann |
Reĝisoro(j) | Pilar Mercedes Miró Romero |
Produktisto(j) | Alfredo Matas |
Loko de rakonto | Hispanio |
Muziko de | Antón García Abril |
Rolantoj | Amparo Soler Leal • Fernando Rey • Héctor Alterio • Eduardo Calvo • José Vivó • Mercedes Sampietro • Daniel Dicenta • José Manuel Cervino • Mary Carrillo • Félix Rotaeta • Guillermo Montesinos • Nicolás Dueñas • Antonio Canal • Francisco Merino • Assumpta Serna |
IMDb | |
El crimen de Cuenca (La murdo de Kvenko) estas hispana drama filmo reĝisorita de Pilar Miró en 1979. Ĝi estis bazita sur realaj okazintaĵoj de komenco de la 20-a jarcento, nome La murdo de Kvenko; ĉar ĝi enhavis scenojn kiuj montris kruelaĵojn fare de la Civilgvardio, kvankam de antaŭ preskaŭ unu jarcento, ĝi estis denoncita de la militista stabanaro en la Hispana Transiro al demokratio, malpermesita de la registaro kaj persone de la tiama Ministro de Kulturo Ricardo de la Cierva (frankista) kio eĉ rezultis en posta militproceso. Tiukadre la filmo restas kiel la nura cenzurita post la oficiala abolo en 1977 de la kincenzuro en Hispanio. Spite al tio ĉio la filmo estis ege sukcesa, kun pli ol 2 500 000 da spektantoj.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La 21an de aŭgusto 1910, ĉe Osa de la Vega, provinco Cuenca, malaperas paŝtisto José María Grimaldos, kromnomita «El Cepa», estinte vidita por lasta fojo sur la ŝoseo inter Osa de la Vega kaj Tresjuncos. La familio de «El Cepa» denoncas la malaperon kaj lia patrino, Juana, akuzas lian du kolegojn, nome Gregorio Valero kaj León Sánchez, pro murdo por la ŝtelo de la mono ricevita de la vendo de ŝafoj. En 1913 alvenas al Belmonte nova juĝisto, Emilio Isasa Echenique, kiu tuj influita de onidiroj, malfermas la kazon kaj la akuzitoj estas arestitaj kaj torturitaj fare de la Civilgvardio, kaj ili mem deklaras sin la murdistoj, kvankam la korpo de la viktimo neniam aperas. En la procesprocezo intervenas lokaj kacikoj kiuj havas interesojn ĉu en la liberigo ĉu en la kondamno.
La jurproceso pluas dum jaroj kaj en provinca tribunalo la akuzisto eĉ petas mortokondamnon por ambaŭ akuzitoj. Finfine, la 25an de majo 1918 oni deklaras ilin kulpuloj de la murdo kaj oni kondamnas ili al 18 jaroj de prizono. Pro apliko de forpardonoj, ambaŭ eliris el prizono al relativa libereco la 20an de februaro 1924 suferinte totalon de dek unu jaroj de prizono.
Komence de 1926, du jarojn post la liberigo, la pastro de Tresjuncos ricevis leteron de la pastro de Mira je 150 km, ankaŭ de la provinco Cuenca, en kiu li petis la baptatestilon de José María Grimaldos (vera nomo de «El Cepa»), kiu tie loĝis kaj deziris geedziĝi. Tiel evidentiĝas la senkulpecon de la kondamnitoj.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Amparo Soler Leal - Varona, edzino de Gregorio
- Héctor Alterio - Juĝisto Emilio Isasa
- Daniel Dicenta - Gregorio Valero
- José Manuel Cervino - León Sánchez
- Mary Carrillo- Juana, patrino de José María
- Guillermo Montesinos - José María Grimaldos «El Cepa»
- Fernando Rey - Deputito Francisco Martínez de Contreras
- Mercedes Sampietro - Alejandra, servistino de la juĝisto Isasa
- Assumpta Serna - Manuela, edzino de José María
- Nicolás Dueñas - Unua juĝisto
- José Vivó - Padre Rufo
- Eduardo Calvo - Don Francisco Antonio Ruiz, Terposedanto kaj urbestro
- Francisco Casares - Serĝento Taboada
- Félix Rotaeta - Sekretario Rodríguez
- Juan Jesús Valverde - Doktoro Jáuregui
- Antonio Canal - Doktoro Labarga
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Diez Puertas, Emeterio (2012). Golpe a la Transición: el secuestro de "El crimen de Cuenca" (1978-1981). Laertes. ISBN 9788475848594.
- Salvador, Lola (1979). El crimen de Cuenca. Argos-Vergara. ISBN 8470178008.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El crimen de Cuenca en la hispana Vikipedio.