El cuarto pasajero
Aspekto
El cuarto pasajero | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | El cuarto pasajero |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2022 |
Ĝenro | komedia filmo, Ŝosefilmo |
Kameraado | Rita Noriega |
Reĝisoro(j) | Álex de la Iglesia |
Produktisto(j) | Carolina Bang |
Scenaro | Jorge Guerricaechevarría • Álex de la Iglesia |
Muziko de | Roque Baños |
Rolantoj | Blanca Suárez • Alberto San Juan • Ernesto Alterio • Rubén Cortada |
Produktinta firmao | Mediaset España Telecinco Cinema |
IMDb | |
El cuarto pasajero (La kvara kunveturanto) estas hispana komedia filmo de 2022 reĝisorita de Álex de la Iglesia kaj ĉefrolulita de Blanca Suárez, Alberto San Juan, Ernesto Alterio kaj Rubén Cortada.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Julián (Alberto San Juan), 50-jara divorciĝinto turnas sin al aplikaĵo por kunuzado de sia aŭto kun nekonatuloj kaj aparte kun iu kiu jam estas ne tiom nekonata: Lorena (Blanca Suárez), junulino kiu ofte veturas al Madrido. Ekde kelkaj monatoj ŝi regule kunveturas kun Julián, kiu enamiĝas al ŝi. Li deziras profiti la kunveturadon por deklari sian amsenton, sed eraro en la elekto de aliaj kunveturantoj (Ernesto Alterio kaj Rubén Cortada) inkludas maltrankviligan pasaĝeroon, kio okazigos radikalan ŝanĝon en la fluo de la okazaĵoj.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Blanca Suárez kiel Lorena
- Alberto San Juan kiel Julián
- Ernesto Alterio kiel Rodrigo
- Rubén Cortada kiel Sergio
- Jaime Ordóñez kiel Morales
- Carlos Areces kiel Santiago
- Enrique Villén kiel perfortulo
- Fernando Conde kiel ŝoforo