Saltu al enhavo

El detective y la muerte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El detective y la muerte
filmo
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 30 sep. 1994
Ĝenro suspensa filmo
Kameraado Carlos Suárez
Reĝisoro(j) Gonzalo Suárez
Scenaro Gonzalo Suárez
Muziko de Suso Saiz
Rolantoj Carmelo Gómez • Javier Bardem • Héctor Alterio • Charo López • Maria de Medeiros • Mapi Galán • Francis Lorenzo
IMDb
vdr

El detective y la muerte (La detektivo kaj la morto, 1994) estas hispana filmo de Gonzalo Suárez apartenanta al ĝenro de nigra kino kun superrealismaj nuancoj. Ĉefaktoris en ĝi Héctor Alterio, Charo López kaj Javier Bardem, kiu pro sia ludado ricevis Arĝentan Konkon al Plej Bona Aktoro en la Donostia Kinfestivalo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

​La agado okazas en malvarma kaj turbulema urbo de norda Eŭropo, kaj temas pro maljuna magnato G. M. (Héctor Alterio) kiu montras grandan povon super vivo kaj morto de siaj apuduloj; tamen li ne povas eviti sian tujan morton kaj pro tio donacas al sia filino, kun kiu eltenas incestan rilaton, aparaton per kiu li aperos kiel hologramo post sia morto. Sed la filino sopiras por la morto de sia patrino, nome la Dukino (Charo López) kaj tiucele ŝi sendas pagmurdiston (Carmelo Gómez). Sed la Dukino estas protektita de la detektivo Cornelio (Javier Bardem) kiu amas ŝin kaj klopodos por savi ŝin.​

La intrigo estas bazita sur fantasta rakonto de la dana verkisto kaj poeto Hans Christian Andersen. Lia rakonto "Historio de patrino", rakontis la malfacilaĵojn de patrino serĉanta la Diablon mem por ke tiu redonu la vivon al sia filo, ĵus mortinta. Tiun rakonton ofte oni teatrigis, sed tiu filmo estas la unua kinadaptaĵo. Ĝi aliras temojn tiom kompleksajn kiel incesto, avaro, volupto kaj eĉ paranormalaj aferoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]