Saltu al enhavo

El la pafilo venas ŝtatpotenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ruĝa Libreto

La proverboEl la pafilo venas ŝtatpotenco” (ĉine 槍桿子裏面出政權; pinjine qiānggǎnzi lǐmiàn chū zhèngquán) estas elpenso de la Ĉina komunista estro Maŭ Zedong. Je la 7-a de aŭgusto 1927, dum renkontiĝo kriztempa de lia Komunista Partio de Ĉinio, Maŭ unue diris la proverbon.

Pro sia inkludo en la Ruĝa Libreto (1964) de Maŭ, ĉi tiu proverbo iĝis popoldiro. Ĝi estas nuntempe tre popola proverbo komunista.