El licenciado Vidriera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El licenciado Vidriera
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel de Cervantes
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Ĝenro novelo
vdr
El licenciado Vidriera.
Kovrilpaĝo de la princa eldono de la Novelas ejemplares, presita de Juan de la Cuesta.

El licenciado Vidriera estas unu de la verkoj kiuj komponas la kolekton Ekzemplaj noveloj de Miguel de Cervantes Saavedra, kiu estis publikita origine en 1613 de Juan de la Cuesta. La Ekzemplaj noveloj estas dekdu noveloj kiuj sekvas la modelon establitan en Italio kaj ili grupiĝas en du serioj: tiuj de idealisma kaj tiuj de realisma karakteroj. Tiuj idealismaj, kiuj estas plej proksimaj al la influo itala, karakteriziĝas pro traktado de intrigoj de amaferaj implikoj kun granda abundo de okazaĵoj, pro la apero de roluloj idealigitaj kaj sen psikologia evoluo kaj pro la malabunda montro de la realo. El licenciado Vidriera estas unu el tiuj idealismaj noveloj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Du studentoj trafas borde de la rivero Tormes infanon de dekunu jaroj nome Tomás Rodaja, dormanta subarbe, kiu intencis trovi en Salamanko dunginton kiu kontraŭ liaj servoj ebligu liajn studojn por honorigi sian naskolokon kaj siajn gepatrojn, propono kiun la studentoj akceptas. Tuj poste, pro sia fideleco kaj servoj, iĝis kompano kaj ne jam plu servisto, atingante grandan popularecon en la Universitato pro sia elstara ingenio.

Estante 19jaraĝaj la kavaliroj finigas siajn studojn kaj decidas reveni al Malago, sia urbo; sed post estadi en tiu urbo, Tomás petas permeson al siaj dungintoj por reveni al Salamanko. Survoje li trafas la kapitanon Valdivia, kiu laŭdas la vivmanieron de la soldataro, kaj konvinkas Tomás por kunveturi tra Italio kaj Flandrio.

Kiam li revenas el sia veturo tra Italio, li gradiĝas pri juro en la urbo Salamanko. Tie vekas la amon de sinjorino kiu, kolera ĉar li ne korespondas pasie, decidas turniĝi al la magio de moriskino, kiu enmetas sorĉaĵon en cidonio por Tomás Rodaja, por ke tiu, manĝinte, ne povu vivi sen la amo de la sinjorino. La sorĉaĵo produktas en la studento grandajn atakojn kaj gravegan malsanon, kio kondukas al lia freneza kredo, ke li estas el vitro, kaj tiel permesas, ke neniu alproksimiĝu kaj petas al homoj demandojn, ne gravas ĉu malfacilajn, ĉar li povos respondi al ili malferme. El licenciado Vidriera, kiel li mem nomas sin, pasigas siajn tagojn promene surstrate kaj satirigante preskaŭ ĉion ĉirkaŭan. Dum vintraj noktoj li dormas en pajlo kaj dum someraj noktoj sub la ĉielo.

Post du jaroj religiulo sukcesas kuraci lin, kiu nun nomiĝas licenciado Rueda; tiu nun malfreneza jam ne estas atentata de la publiko, pro kio li decidis reveni al Flandrio, soldatiĝi kaj morti tia.[1]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cervantes, Miguel de (1a de oktobro 2012). El licenciado Vidriera. Clásicos Hispánicos. ISBN 9783945282090. [1] Konsultita la 23an de Aŭgusto 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cervantes, Miguel de. El licenciado Vidriera. Ed. Jorge García López. Madrid: Real Academia Española, 2013. 265-301.
  • Ángeles Encinar, María. “La formación de personajes en tres novelas ejemplares: El licenciado Vidriera, El celoso extremeño y La fuerza de la sangre.” Cervantes: Bulletin of the Cervantes Society of America 15.1 (1995): 71-81.
  • Edwards, Gwynne. “Cervantes's 'El licenciado Vidriera': Meaning and Structure.” Modern Lenguaje Review 68 (1973): 559-68. Web 14 Apr. 2016
  • García Lorca, Francisco. “El licenciado Vidriera y sus nombres”. Revista Hispánica Moderna 31 (1965): 159-168
  • González Blanco, Azucena. "Razón Y Sinrazón En 'El licenciado Vidriera,' 'El Casamiento Engañoso' Y 'El Coloquio De Los Perros'." Confluencia: Revista Hispánica De Cultura Y Literatura 28.2 (2013): 180-195. MLA International Bibliography. Web. 14 Apr. 2016.
  • Friedman, Edward H. “Conceptual Proportion in Cervantes' "el licenciado Vidriera"”. South Atlantic Bulletin 39.4 (1974): 51–59. . MLA International Bibliography. Web. 14 Apr. 2016.
  • Heiple, Daniel L. “El licenciado Vidriera Y El Humor Tradicional Del Loco”. Hispania 66.1 (1983): 17–20. Web 14 Apr. 2016
  • Urí Martín, Manuel. "La Construcción Del Protagonista En El licenciado Vidriera Y Sus Implicaciones Estructurales E Interpretativas." Studies in Honor of James O. Crosby. 383-397. Newark, DE: Juan de la Cuesta, 2004. MLA International Bibliography. Web. 14 Apr. 2016.
  • García Antón, Cecilia. "Temas Cervantinos En El Teatro Español Del Siglo XIX: 'El licenciado Vidriera'." Revista De Literatura 57.114 (1995): 529-542. MLA International Bibliography. Web. 14 Apr. 2016.
  • Artigas, María del Carmen. “Un breve comentario sobre el converso en El licenciado Vidriera”. Romance Notes 43.1 (2002): 37-41. Web. 14 Apr. 2016.
  • Segre, Cesare. “La estructura psicológica de El licenciado Vidriera”. Actas del I Coloquio Internacional de la Asociación de Cervantistas. Barcelona: Anthropos, 990: 53-62. Web. 14 Apr. 2016.