El otro (Borges)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El otro
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jorge Luis Borges
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr

"El otro" (la aliulo) estas rakonto de la argentina verkisto Jorge Luis Borges kiu formas parton de El libro de arena, nome kolekto de rakontoj kaj noveloj publikita en 1975. Temas pri la unua rakonto de tiu volumo, kaj kiel ĉe aliaj tekstoj de Borges, ĝia protagonisto estas la propra aŭtoro.

En la rakonto, Borges, jam maljuna, rakontas la renkontiĝo okazinta al juna Borges en la urbo Kembriĝo. Abundas en la rakonto la referencoj al Heraklito (ne eblas bani sin dufoje en la sama rivero, ĉar oni ne estas la sama kaj ankaŭ la rivero ne estas la sama). Fakte, la dialogo okazas, laŭ la maljunulo borde de la rivero Charles en 1969, kaj ĉe la Rodano (Ĝenevo) en 1918, laŭ la junulo.