Saltu al enhavo

El secreto de Marcial

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
El secreto de Marcial
libro
Aŭtoroj
AŭtoroJorge Fernández Díaz
Lingvoj
Eldonado
EldonejoDestino
HonorigojPremio Nadal
vdr

El secreto de Marcial (La sekreto de Marcial) estas romano de la argentina verkisto Jorge Fernández Díaz, kiu havigis al li la Premion Nadal de 2025.​[1]

Ĝi estas literaturigita kroniko de lia sperto kiel filo de elmigrintoj el Asturio en Argentino kun konstantaj referencoj al kino.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ekde la adolesko la filo de Marcial rakontas sian ĉiutagan vivon kiel pluigo de la mondo kreita per la konstanta sekvo de holivudaj filmoj. Ĉiu detalo de lia vivo estas komparata al filmoj, geaktoroj, frazoj de iliaj dialogoj, gestoj ktp. Lia patro tute malaprobas lian sintenon tiom ligitan al kinarto kaj aparte al literaturo. Tial ili nebone amikiĝas.

Iam la familio (edzino kaj fratino) gapas, ke la plej intima amiko de Marcial malaperas el la ĉirkaŭaj konatuloj. Poste la ĉefrolulo, kies nomo ne aperas, kun sia amiko Moe ricevas la rakonton de Spencer pri lia sufero dum la Malvina milito kaj rompo de amafero kun amikino. La filo de Marcial progresas en la mondo de ĵurnalismo, rande al etosoj de krimuloj, dum pluas la mistera intereso pri lia patro, Marcial.

Iam mortas Marcial kaj post longa intervjuo al sia patrino kiu rezultos en libro, ŝi malsaniĝas kaj poste mortas. Iam la filo ricevas misteran alvokon de iama amikino de Lucrecia, iama amikino kaj de Marcial kaj de Lorenzo. Tial la filo esploras kaj eĉ veturas al Hispanio serĉe de la eble survivanta Lorenzo (tiuokaze 90-jarulo). Li trovas lin en Vajadolido kaj konfesas, ke li seniluziiĝis kaj foriris el Argentino, ĉar notis, ke Lucrecia amis Marcial, kvankam tiu insistis, ke li faris nenion tiucele.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

La ĉeftemo de la verko estas la interplektiĝo inter fikcio kaj nefikcio en la moderna vivo. Fakte ofte li imagas sian vivon kiel propra filmo, kiun li mem kreas:

Citaĵo
 Eble ĉiam temis pri ruzaĵo de la subkonscio por plenumi revojn neatingeblajn, por rifuĝi el la plata aŭ dolora realo, por netute abandoni la infanecon, por ne resti sola aŭ je risko de realaj koŝmaroj. 

Kurioze alia grava romano de la hispanamerika literaruro, kiu kombinas la ĉiutagan vivon kun kino estas de argentina aŭtoro, nome El beso de la mujer araña (La kiso de la aranea virino), kvara romano de la argentina verkisto Manuel Puig, publikigita en 1976.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Sergi Doria (6a de januaro 2025). «Jorge Fernández Díaz gana el Premio Nadal con una novela autobiográfica, 'El secreto de Marcial'». ABC. Konsultita la 7an de januaro 2025.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]