El tiom da jarcentoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

El tiom da jarcentoj, malgranda antologio de Latina poezio. Kompilis kaj tradukis Gerrit Berveling okaze de sia 50-jariĝo.

La intenco estas iom veki impreson pri la fakto, ke la Latina estis uzata tra la jarcentojn: enestas poemoj ekde la himno de la Fratoj Arvalaj (komenco de la 3-a jc a.Kr.? ĝis en la 20-an jarcenton): renkontiĝas verkaĵetoj de Gneo Nevio, Plaŭto, Lukilio, Katono, Lukrecio, Katulo, Vergilio, Horacio, Tibulo, Propercio, Ovidio, Fedro, Petronio, Marcialo, Juvenalo, imperiestro Hadriano, Komodiano, Tiberiano, papo Damaso, Aŭsonio, Helpe, anonimulo, Kolumbano, Paŭlo Diakono, imperiestro Karolo la Granda, Hrabano Maŭro, Angilbert, Norker balbuta, episkopo Radbod, reĝo Roberto la 2-a la Pia, anonima poetino, Abelardo, abatino Hildegard de Bingen, Arĥipoeto, Carmina Burana, Walther de Châtillon, refoje kelkaj anonimuloj, Jano Panonia, Conrad Celtis, Thomas More, Nicolas Bourbon, Jano Sekundo, Johano Bukatio, Daniel Heinsius, Friedrich August Wolf, H. Maffacini, H. Tondini, J.A. Gaertner, Gerrit Berveling.

Temas pri nr 16 en la serieto VoKo-numeroj de eldonejo VoKo, 1994.