Elaeagnus multiflora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Elaeagnus multiflora
Multflora eleagno (Elaeagnus multiflora)
Multflora eleagno (Elaeagnus multiflora)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Eleagnacoj Elaeagnaceae
Genro: Eleagno Elaeagnus
Specio: Multflora eleagno Elaeagnus multiflora
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
floroj de Elaeagnus multiflora.

La multflora eleagno (Elaeagnus multiflora THUNB.), ankaŭ nomata manĝebla eleagno, estas specio de Eleagno (Elaeagnus) ene de la familio Eleagnacoj (Elaeagnaceae).

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La specio troviĝas en nordorienta Azio (Ĉinujo, Koreujo kaj Japanujo). En meza Eŭropo ĝi troviĝas en parkoj, ĝardenoj kaj ĉe stratrandoj. Relative ofte ĝi estas plantita en naturproksimaj heĝoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La multflora eleagno toleras froston kaj estas fortika. Ĝi estas decidua, sendorna kaj 2–8 m alta arbusto. La arboŝelo estas skvametoza kaj grize bruna.

La folioj havas tigetojn. La foliformo estas ovforma ĝis renverse ovforma. La folioj longas ĝis 10 cm kaj la folitigo longas 0,5 cm. La malsupra surfaco de la junaj folioj havas blankajn ĝis arĝentajn aŭ brunecajn skvamojn.

La duseksaj floroj, kiuj staras plej ofte duope, havas simplan perianton. La ofte pendantaj floroj estas blankaj. La petaloj mankas kaj la hipantio estas oblonga kaj tubeca.

La blankaj ĝis flavecaj, dolĉe odorantaj floroj aperas en majo kaj junio. La malhelruĝaj ĝis oranĝkoloraj drupoj estas ovoformaj kaj ĉ. 1,2–1,4 cm grandaj. Ili estas manĝeblaj, sukoplenaj kaj dolĉe acidaj. Ili maturiĝas en aŭgusto kaj septembro. La oranĝkoloraj, helbrunaj semoj havas grandecon de 8–10 mm.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Simile al Fabacoj (leguminozoj) kaj aliaj Eleagnacoj la multflora eleagno kapablas fiksi aernitrogenon per simbiozo kun Frankia-bakterioj. Tiuj bakterioj vivas en globetaj histoj en la radikoj. Tiu formo de la simbiozo oni nomas analoge al mikorizo aktinorizo. Tial la planto ankaŭ povas bone kreski sur nutraĵmalriĉaj grundoj. Ĝi apartenas al la pionirarbospecioj. Ankaŭ ĝi estas bona abelnutra planto.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La multflora eleagno estas ofte plantita kiel ornamarbusto. Krome ĝi estas utilplanto. La sukaj, dolĉe acidaj fruktoj povas esti uzataj por fari marmeladon, ĵeleon aŭ kompoton. Freŝa konsumo ankaŭ eblas.

Ceteraĵo[redakti | redakti fonton]

La multflora eleagno povas esti intermiksita kun la korala eleagno (Elaeagnus umbellata), kiu hejmiĝas el nordorienta Azio. La kultivaro 'Sweet Scarlet' estas bredita en Ukrainio kaj selektita en la Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono. La kultivaro 'Red Cherry' havas grandajn odorantajn florojn kun ruĝaj bongustaj fruktoj. La kultivaro 'Variegata' havas variajn helflavajn foliojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Elaeagnus multiflora in der Flora of China, Vol. 13.
  • Andreas Bärtels: Enzyklopädie der Gartengehölze. Ulmer, Stuttgart 2001, S. 261.
  • Bundessortenamt: Beschreibende Sortenliste 1999.
  • Jeanne Dericks-Tan, Gabriele Vollbrecht: Auf den Spuren der Wildfrüchte in Europa. Abadi Verlag, Alzenau 2009, ISBN 978-3-00-021129-4, S. 201.