Elamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Elama Imperio)
Pri la nuntempa irana provinco, en la plej norda parto de la antikva teritorio, vidu artikolon Ilamo
Elamo
Historia regiono kaj imperio
antikva civilizacio • historia lando [+]

LandoIrano
- koordinatoj29° 54′ 0″ N, 52° 24′ 0″ O (mapo)29.952.4Koordinatoj: 29° 54′ 0″ N, 52° 24′ 0″ O (mapo)


Elamo (Tero)
Elamo (Tero)

Elamo (Irano)
Elamo (Irano)
DEC
Elamo
Elamo

Map
Elamo
Vikimedia Komunejo:  Elam [+]
vdr

Elamo estis antikva regno en la sud-okcidento de la moderna Irano, oriente de la Tigriso kaj norde de la Persa Golfo. Por antikvuloj ĝi estis konata kiel 'huwaja' (perse), 'elimais' (greke), 'elam' (hebree), la elamanoj mem ĝin nomis 'haltamtu'. Al Elamo apartenis kvar urboj: Avan, Anŝan, Simaŝ kaj Susa (Suzo), la ĉefurbo. Nuntempe la kerna parto de la regiono nomiĝas Ĥuzestano kaj ĝi troviĝas en Irano. Elamo estas ankaŭ la nomo de provinco de tiu lando, pli norde.

Elamo estas konata per sia inolinia sistemo de heredsinsekvo. Kulture, Elamo estis malpli sukcesa, ol siaj najbaroj - Sumero kaj Babilono - kaj multon importadis de ili. Ekzemple, la skribo estis prenita de la sumeranoj, la arkitekturo de babilonanoj. Ekzistas malmulte da literaturaĵoj de Elamo kaj nenio estas konata pri ilia religio.

La elama lingvo estas malbone pristudita fare de sciencistoj, sed ĝi neniel rilatas al la sumera, la ŝemidaj kaj la hindeŭropaj lingvoj, kaj nenia moderna lingvo originas el ĝi. Kelkaj fakuloj provis kunligi ĝin kun la dravida lingvaro. Antaŭ 3000 jaroj elamanoj kreis duonpiktografan skribsistemon, nomitan pra-elama. Pli poste kojnoforma skribo estis enkondukita.

Dum longaj tempintervaloj nenio aŭdeblis pri la elama historio, ĝiaj situo kaj statuso.

en la 18-a jarcento antaŭ nia erao, Elamo situis rande de granda Babilono, sed dum la jarcentoj la fortoj ŝanĝiĝis
Okcidenta Azio 1500 antaŭ nia erao
situo de la antikva Elamo (oranĝkolore markita) kun modernaj persaj priskriboj

Kronologio[redakti | redakti fonton]

  • 6-a jarmilo a.K.: Unuaj spuroj de civilizacio - la teritorio de Elamo estis unu el la antikvaj centroj de la monda civilizacio.
  • pr. - 2700: datoj pri la unuaj konitaj reĝoj de Elamo. Plej malfrue nun en skribado de la (pra)elama lingvo establiĝis la pra-elama skribo.
  • 22-a jarcento a.K. Elamo estas sub kontrolo de Ur.
  • ĉirkaŭ - 2000 : Elamo estas forta regno, kiu konkeris kaj ruinigis la sumeran urbon Ur. En skribado de la elama lingvo enkondukiĝas la kojnoforma skribo.
  • ĉirkaŭ - 1600: Oni kredas, ke kasitoj kiuj kaptis Babilonon ankaŭ detruis Elamon.
  • ĉirkaŭ - 1160: Dum la regado de la reĝo Ŝutruk-Naĥĥunte, Elamo plifortiĝas kaj forpelas la kasitojn. Kreiĝas la unua Elama Imperio, kiu ekzistis nelonge.
  • ĉirkaŭ - 1120: Suzo kaj Elamo estis invaditaj de la babilona reĝo Nabuko la 1-a. Tio kondukas al la falo de la Elama Imperio.
  • ĉ.- 750: La nova elama reĝlando stariĝas, sed ĝi ne estis tiel forta, kiel la antaŭa. Ĝin ofte minacis Asirio.
  • 645 - Elamo estis konkerita de Asirio kaj aneksita. Post tio Elamo neniam sukcesis restariĝi kaj ĝia plua historio estis ligita kun Medio kaj Persio.
  • ĉirkaŭ - 320: plej lastaj surskriboj en la elama lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.