Elateredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agrypnus murinus "kliksaltas"
Surdorse, oni povas vidi la „klikmeĥanismon“ kun la hoko.
Sur branĉo.

La elateredojklik-skaraboj (Elateridae) estas familio de skaraboj kun ĉ 7.000 konataj specioj.

La elateredoj havas longetan, sveltan, platan korpon, mallongajn krurojn. Inter la antaŭtorako kaj la meztorako ekzistas movebla artiksimila ligilo, kun fortaj muskoloj. Se la insekto falas surdorse kaj ne povas turniĝi pro la mallongaj kruroj aŭ kaptas ĝin iu malamiko, ĝi streĉigas la dorson kaj la antaŭtorakon returnigas la korpon. Tiam la skarabo uzas la klikaparaton, ĵetas sin en la aeron kaj turniĝas, falas sur la krurojn. Se necesas tion ĝi ripetas.

Ili manĝas ĉefe florojn kaj foliojn. La larvoj estas nomataj dratvermoj, evoluas dum jaroj je plantoradikoj, damaĝanta tion. La imago flugas nokte.

Konata agrikultura damaĝanto estas la Agrotes lineatus (sema klik-skarabo), kiu damaĝas la tritikon. Ĝi longas 7,5–10 mm, la flugilaj surfacoj estas striaj helbrune. La antenoj kaj la kruroj estas ruste ruĝaj.

La kampa klik-skarabo (Agrote ustulatus) estas same damaĝa, vivas en tritik-plantejo en infloresko de umbeliferoj. Ĝi longas 9-12mm, havas flavetajn flugilojn, nigran kapon kaj kolŝildon.

Genroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]