Elbo (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 42° 48′ 42″ N 10° 18′ 47″ O / 42.81167 °N, 10.31306 °O / 42.81167; 10.31306 (mapo)
Elbo
itale Isola d'Elba
insulo
Aerial view of Elba 2.jpg
Elaera vido al insulo
Bandiera Elba.svg
Flago
Oficiala nomo: Isola d'Elba
Ŝtato Italio Italio
Duoninsulo Apenina duoninsulo
Regiono Toskanio
Provinco Provinco Livorno
Historia regiono Princlando Elbo
Pluaj urboj
Plej granda urbo Portoferraio
 - koordinatoj 42° 48′ 42″ N 10° 18′ 47″ O / 42.81167 °N, 10.31306 °O / 42.81167; 10.31306 (mapo)
Longo 29 km (18 mi)
Larĝo 18 km (11 mi)
Areo 224,0 km² (22 400 ha)
Loĝantaro 32 162 (2014)
Denseco 143,58 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Malliberejo por Napoléon Bonaparte
Situo de Portoferraio enkadre de Italio
ButtonRed.svg
Situo de Portoferraio enkadre de Italio
Insulo Elbo
Insulo Elbo
Tuscan archipelago.png
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Elba
Retpaĝo: www.elba.org/fr
la ĉefurbo Portoferraio
duoninsulo Enfola en la nordo
la okcidenta marbordo

La insulo Elbo situas en la Mediteranea Maro 20 kilometrojn okcidente de la itala marbordo kaj apartenas al al itala regiono Toskanio de Italio (Provinco Livorno).

Ĝia surfaco estas 224 km² (tria plej granda insulo de Italio), kaj la marbodo entute longas 147 kilometrojn. La plej alta punkto de la insulo nomiĝas Monte Capanne (1.019 m).

Nuntempe dum vintro sur la insulo vivas ĉirkaŭ 32.000 enloĝantoj en 8 komunumoj: Portoferraio (la insula ĉefurbo), Campo nell'Elba, Capoliveri, Marciana, Marciana Marina, Porto Azzurro, Rio Marina kaj Rio nell'Elba. Dum somero la nombro de enloĝantoj multobliĝas pro turistoj kaj sezonaj dungitoj en hoteloj, restoracioj kaj vendejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En antikvaj tempoj la insulo famis pro siaj fero-minejoj, kaj la grandaj altfornoj, en kiuj oni izoligis feron el erco, donis al la insulo la nomon Aethale (fulgo). Dum la jaro 453 antaŭ Kristo armeo el la sicilia urbo Siracusa detruis tre multajn insulajn konstruaĵojn. Inter la 11-a kaj 14-a jarcento post Kristo la teritorio apartenis al la regno de la itala urbo Pizo, kaj ekde la jaro 1399 al la dukoj de Piombino. Dum 1548 ĝi iĝis parto de la regno de Kosmo la unua de Mediĉoj kun sidejo en Florenco. Dum 1596 la armeo de Filipo la 3-a de Hispanio okupis la havenon Porto Longone kaj tial ekregis la insulon ĝis la jaro 1709, kiam la regno de la itala urbo Napolo recevis la teritorion. Cent jarojn pli poste, dum 1802, laŭ la interkonsento de la paco de Amiens la insulo iĝis parto de Francio.

Dum la jaro 1814 la antaŭa armeestro kaj imperiestro de Francio Napoléon Bonaparte estis ekzilita kaj transportita al la insulo. Li ricevis la titolon "imperiestro de Elbo" kaj regis la tiam 10.000 enloĝantojn dum 9 monatoj kaj 23 tagoj, kiam li provis rekonkeri Francion, sed malsukcesis pri tio. Post perdo de sia imperiestro la insulo fariĝis parto de la regiono Toskanio kaj dum 1860 kun la cetero de la regiono iĝis parto de la formiĝanta ŝtato Italio.

Dum 1982 fermiĝis la lasta fero-minejo.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • rivero Elbo en Ĉeĥio kaj Germanio