Eldonejo Cecilie Dressler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cecilie Dressler Verlag
Cecilie Dressler Verlag
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Fondita 1924 (alpreno de la nuna nomo en 1941)
Sidejo Hamburgo
Lando Germanio
TTT eldoneja retejo
vdr

La eldonejo Cecilie Dressler - germane Cecilie Dressler Verlag, nur malofte malpli longe Dressler Verlag - estas germanlingva libroeldonejo de literaturo por infanoj kaj adoleskuloj. Ĝi fondiĝis en 1924 en Hamburgo kaj formale en 1941 alprenis la nunan nomon.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1924 Edith Jacobsohn, edzino de Siegfried Jacobsohn, eldonisto de la literatura magazino Die Weltbühne, malfermis eldonejon de porinfana literaturo je la laŭsone anglalingva nomo Williams & Co. (Williams kaj kompanianoj). Komence la eldonejo precipe publikigis germanlingvajn tradukojn de anglalingvaj klasikaĵoj de la literaturo por infanoj kaj adoleskuloj , kiel Winnie-la-Pu de Alan Alexander Milne kaj La historio de doktoro Dolittle (The Story of Doctor Dolittle) de Hugh Lofting. Kun la origine germanlingva porinfana romano Emil und die Detektive la juna verkisto Erich Kästner sukcesis krei surprizan sukcesegon, kaj la verkisto iĝis la unua verkista "stelulo" de la ankoraŭ nova eldonejo.

Post la ekrego de la nazioj en Germanio la judino Edith Jacobsohn forlasis la landon kaj transdonis la eldonejon al la kunlaborantino Cecilie Dressler, kiu gvidis la firmaon tra la epoko de nazia Germanio. En 1941 la eldoneja nomo pro premo de la naziaj regantoj, kiuj kontraŭis "laŭsone negermanlingvajn" firmaonomojn, devis estis ŝanĝata al „Cecilie Dressler Verlag“.[1] Post la Dua Mondmilito Cecilie Dressler fariĝis posedantino de la eldonejo.

En 1971 la eldonejo kuniĝis kun la same porinfana libroeldonejo Oetinger (konata interalie pro la germanlingvaj eldonoj de la libroj de la svedino Astrid Lindgren). En 2001 la eldonejo estis honorigita per kultura premio de la urbo Hamburgo.[2]

En la eldoneja programo krom la verkaĵoj de Erich Kästner interalie estas la tri fantastaj romanoj de serio Tintenwelt ("inka mondo"), Herr der Diebe ("sinjoro de la rabistoj" pri senfamilia infana bando en Venecio) kaj Die Wilden Hühner ("la frenezaj kokinoj" pri grupo de puberantaj knabinoj) de Cornelia Funke. Ankaŭ anglalingvaj verkistoj, kiel Kate DiCamillo kaj Carole Wilkinson, en la eldonejo publikigas la germanlingvajn versiojn de siaj porinfanaj romanoj. En la serio Reihe „Dressler-Klassiker“ plu publikiĝas germanaj tradukoj de konataj anglalingvaj porinfanaj romanoj kiel Mary Poppins, la aventuroj de Tom Sawyer kaj Peter Pan.

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frank Flechtmann: Mein schöner Verlag, Williams & Co. Erinnerung an Edith Jacobsohn [germane: "Mia bela eldonejo, Williams & Co (kaj kompanianoj). Memoraĵoj pri Edith Jacobsohn"]. Berlino 1997. ISBN 978-3-933175-19-9

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]