Eldonejo Michael Imhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Michael Imhof Verlag
Michael Imhof Verlag

eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum 1996 - nekonata/nuntempe
Fondita 1996
Sidejo Petersberg apud Fulda
Lando Germanio
TTT eldoneja retejo
vdr

La eldonejo Michael Imhof - germane Michael Imhof Verlag - estas germanlingva libroeldonejo. Ĝi fondiĝis en 1996 kaj havas sian centran sidejon en Petersberg apud Fulda. La firmao mem nomas sin "eldonejo pri arto, arkitekturo, kulturo kaj vojaĝado".

Historio[redakti | redakti fonton]

La eldonejon en 1996 fondis la doktoriĝinta arthistoriisto Michael Imhof. Ĝis la stato fine de la jaro 2012 publikiĝis pli ol 1300 libroj, kaj sekve la firmao konsidereblas unu el la gvidaj germanlingvaj eldonejoj de pri-arta nefikcia literaturo. La libroproduktado kun fokusoj arto, arkitekturo kaj kulturhistorio ampleksas kaj sciencajn verkaĵojn, interalie doktorigaj kaj habilitigaj tezoj, muzeaj kaj ekspoziciaj katalogoj, kaj fotarojn, turismajn gvidilojn pri burgoj kaj kirkoj kaj multajn pliajn regionajn produktaĵojn.

Laŭ eldonejaj informoj ĉiujare aperas proksimume 120 novaj libroprojektoj. Laŭ la stato fine de 2012 ĝi laborigas 13 dungitojn, kiuj komplete redaktas kaj enpaĝigas la librojn, dum presado kaj librobindado laŭ eldonejaj kontraktoj okazas en kunlaboraj firmaoj en diversaj partoj de Germanio.[1]

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. firmaa memprezento en la eldoneja retejo (germane). Arkivita el la originalo je 2013-03-06. Alirita 2013-01-14.