Eleanor Farjeon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eleanor Farjeon
Persona informo
Eleanor Farjeon
Naskiĝo 13-an de februaro 1881 (1881-02-13)
en Londono
Morto 5-an de junio 1965 (1965-06-05) (84-jaraĝa)
en Hampstead
Tombo St John-at-Hampstead vd
Religio katolikismojudismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Patro Benjamin Farjeon vd
Patrino Margaret Jefferson vd
Gefratoj Joseph Jefferson Farjeon • Herbert Farjeon • Harry Farjeon vd
Parencoj Joseph Jefferson vd
Profesio
Alia nomo Tomfool vd
Okupo poeto • verkisto • verkisto de porinfana literaturo • romanisto • biografo • dramaturgo vd
Laborkampo poezio • literaturo por infanoj kaj junuloj • dramobiografioprozo vd
Aktiva dum 1899– vd
Verkado
Verkoj Morning Has Broken vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La tomboshtono de Farjeon, St John ĉe Hampstead, Londono

Eleanor FARJEON (la ‏ 13-an de februaro 1881 - la 5-a de junio 1965) estis angla verkistino. Konata plejparte pro ŝiaj infanlibroj, kaj ankaŭ publikigis poezion, verkojn de biografio, historion kaj satiron, kaj kelkaj el ŝiaj korespondadoj ankaŭ estis publikigitaj. Ŝi gajnis multajn literaturajn premiojn, kaj la Eleanor Farjeon Premio por Infana Literaturo estas aljuĝita ĉiujare en ŝia memoro. Ŝiaj verkoj estis ilustrita fare de ilustristoj kiel ekzemple Edward Ardizzone kaj Ernest Shepherd.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Farjeon estis la filino de paro da verkistoj, Benjamin kaj Maggie Farjeon kaj ŝiaj du pli junaj fratoj, kiuj ankaŭ estis verkistoj. La plej aĝa el la infanoj en la familio, Harry Farjeon, ankaŭ estas konata kiel komponisto.

Ŝi estis nomita "Nellie" en la familia rondo, timema knabineto, kiu suferis de malbona sano kaj malbona vidkapablo dum sia infanaĝo. Ŝi estis edukita hejme, kaj pasigis la plej grandan parton de sia tempo en la subtegmento, ĉirkaŭita de libroj. Ŝia patro instigis ŝin verki ekde la aĝo de kvin. Ŝia familio kaj infanaĝo estas priskribitaj en ŝia aŭtobiografia verko "Infanĝardeno en la 90'oj" (1935).

Kvankam la plej granda parto de ŝia vivo estis pasigita inter la literaturaj kaj kulturaj cirkloj de Londono, granda parto de la inspiro de Farjeon venis de la familiaj ferioj de ŝia infanaĝo. Ferio en Francio en 1907 inspiris ŝin por rakonto pri trobadoro, kiu poste estis adaptita en unu el ŝiaj famaj verkoj, "Martin Grinĉjo en la Pomfruktoplantejo". Dum la Unua Mondmilito, la familio translokiĝis al Sussex, kie la pejzaĝo, vilaĝoj kaj lokaj tradicioj estis fonto de profunda influo sur ŝia pli malfrua verkado, kaj en Sussex estis ankaŭ lokitaj ŝiaj rakontoj pri Martin Pippin.

18-jaraĝe Farjeon verkis la libreton por opereto nomita "Floretta", komponita fare de ŝia frato Harry, komponisto kaj muzikinstruisto. Ŝi ankaŭ kunlaboris kun sia pli juna frato, Herbert, Shakespeare-akademiulo kaj teatra kritikisto. Inter iliaj produktadoj: "Kings and Queens" (1932), "Two Brides" (1938), "An Elephant in Arcadia" (1939), same kiel "The Glass Sandal" (1944). Kanto nomita "Morning has Broken", kiun ŝi verkis en 1931 al malnova gaela melodio, poste ricevis konatan prezenton fare de la kantisto Cat Stevens.

Ŝi havis vastan gamon de amikoj de granda literatura talento, inkluzive de D. H. Lawrence, Walter de la Mare kaj Robert Frost.Dum kelkaj jaroj ŝi estis intimaj amikoj kun la poeto Edward Thomas kaj lia edzino. Post la morto de Thomas en aprilo 1917 dum la Batalo de Arras, ŝi restis proksima al lia edzino Helen. Ŝi poste publikigis ilian korespondadon, priskribante ilian rilaton en Edward Thomas: The Last Four Years (1958).

Post la Unua MondMilito Farjeon vivtenis sin kiel poeto, ĵurnalisto, kaj dissendanto. Multajn fojojn ŝi verkis sub plumnomoj kiel Tomfool, en Punch revuo kaj pluraj aliaj periodaĵoj.

Farjeon neniam geedziĝis, sed estis en amika rilato dum tridek jaroj kun George Earle, angla instruisto. Post lia morto en 1949, ŝi havis longan amikecon kun la aktoro Dennis Blakelock, kiu verkis pri ŝi en la verko "Eleanor, Portrait of a Farjeon" (1966).

Dum la 1950-aj jaroj ŝi gajnis tri gravajn literaturajn premiojn: la Medalo Carnegie por "La Ĉambro en la Subtegmento", la Premio Andersen, kaj la Regina Medalo. Memore al Farjeon, la "Eleanor Farjeon Premio" estas aljuĝita ĉiujare, por kontribuo al brita porinfana literaturo.

Versaĵo de Eleanor Farjeon, sur kanta folio por infanoj

Listo de elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pan-Worship and Other Poems (1908)
  • The Soul of Kol Nikon (1914)
  • Arthur Rackham: The Wizard at Home (1914) (nefikcio)
  • Gypsy and Ginger (1920)
  • Martin Pippin in the Apple Orchard (1921)
  • Faithful Jenny Dove and Other Tales (1925)
  • Mighty Men: Achilles to Julius Caesar, Beowulf to Harold (1925)
  • Nuts and May (1925)
  • Faithful Jenny Dove and Other Tales (1925)
  • Kaleidoscope (1928)
  • The Tale of Tom Tiddler (1929)
  • Tales from Chaucer: The Canterbury Tales Done in Prose (1930)
  • The Old Nurse's Stocking Basket (1931)
  • The Fair of St. James: A Fantasia (1932)
  • Perkin the Pedlar (1932)
  • Jim at the Corner and Other Stories (1934)
  • A Nursery in the Nineties (1935) (aŭtobiografio)
  • Humming Bird: A Novel (1936)
  • Ten Saints (1936)
  • Martin Pippin in the Daisy Field (1937)
  • The Wonders of Herodotus (1937)
  • One Foot in Fairyland: Sixteen Tales (1938)
  • Kings and Queens (1940) (poezio, written with her brother Herbert Farjeon)
  • The New Book of Days (1941)
  • Brave Old Woman (1941)
  • The Glass Slipper (1944) (teatraĵo)
  • Ariadne and the Bull (1945)
  • The Silver Curlew (1949) (teatraĵo)
  • The Little Bookroom (1955)
  • The Glass Slipper (1955) (novelization)
  • Edward Thomas: The Last Four Years (1958) (nefikcio)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]