Elianora de Bas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eleanora de Bas)
Jump to navigation Jump to search
Elianora de Bas
(imagita portreto, A. Caboni 1881)

Elianora de Bas (en sarda: Elianora de Bas; en kataluna: Elionor d'Arborea aŭ Elionor de Molins de Rei; 6a de junio 134723a de septembro 1404) estis la giudicessa ("juĝistino") de Arborea el 1383 ĝis sia morto. Ŝi estis unu el la lastaj, plej povegaj kaj gravaj juĝistoj el Sardio, same kiel la plej rekonita heroino de la insulo.

En 1392 la Carta de Logu estis jura kodo de la Giudicato di Arborea promulgita de la giudicessa Eleanora. Ĝi estis en valido en Sardio ĝis ĝi estis anstataŭita per la kodo de Karlo Felikso en aprilo 1827. La Carta estis laboro de granda graveco en sardia historio. Ĝi estis organika, kohera, kaj sistema laboro de leĝaro ampleksanta kaj la civilan kaj la punan juron.

Statuo de Eleanora en Oristano. Ŝi tenas mane la Carta de Logu.

Eleanora estis partikulare interesita en ornitologio. Kiel birdoŝatanto, ŝi estis la unua kiu leĝis protektadon al specio de birdo (falko). Baze sur tio, la Eleonora falko (Falco eleonorae) estis nomigita laŭ ŝi.

La kvar historiaj regnoj Giudicati (en la epoko de Eleanora, Arborea estis etendiĝinta al multo de la insulo, dum la Reĝlando Aragono tenis la reston, nome iom pli ol Alghero kaj Cagliari).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Caravale, Mario (eld). Dizionario Biografico degli Italiani LXII Dugoni – Enza. Rome, 1993.
  • Mearns, Barbara kaj Richard. Biographies for Birdwatchers. ISBN 0-12-487422-3
  • Manno, Giuseppe. Storia di Sardegna. 2005.
  • Pitzorno, Bianca, Vita di Eleonora d'Arborea, Mondadori, Milano 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]