Elefantajlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elefantajlo (Allium ampeloprasum var. ampeloprasum) estas ĉiujara planto apartenanta al la cepogenro. Ĝi ne estas vera ajlo, sed fakte varianto de la ĝardena poreo. Ĝi havas altan, solidan, floran tigon kaj larĝajn, ebenajn foliojn multe kiel tiuj de la poreo, sed formas bulbon konsistantan el tre grandaj, ajlecaj ajleroj. La gusto de tiuj, kvankam ne ĝuste kiel ĉe ajlo, estas multe pli simila al ajlo ol al poreo. La gusto estas pli milda ol ĉe la ajlo, kaj multe pli akceptebla por kelkaj homoj ol ajlo kiam ĝi estas uzata kruda kiel ĉe salatoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]