Elefter Luarsaboviĉ Andronikaŝvili

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elefter Luarsaboviĉ ANDRONIKAŜVILI (naskiĝis la 25-an de decembro 1910 - mortis en 1983) estis kartvela eksperimentisto pri fiziko de malaltaj temperaturoj (suprakonduktiveco, suprafluideco), frato de literaturisto Iraklij Luarsaboviĉ Andronikov.

En 1932 li finis politeknikumon en Leningrado, inter 1935-1940 li prelegis en universitato en Tbilisi, en la jaroj 1940-1948 li laboris en Moskvo ĉe eksperimentoj pri fluida heliumo, ekde 1948 denove en Tbilisi kiel universitata profesoro, ekde 1951 kiel direktoro de Fizika Instituto de Kartvela Akademio de sciencoj. Li okupiĝis pri la fiziko de malaltaj temperaturoj, pri kosma radiado, pri nuklea tekniko, biofiziko kaj kvanta hidrodinamiko.

Pri sia vivo kaj laboro li verkis ruslingvan libron Rememoroj pri la fluida heliumo, kie li priskribis sian kunlaboron kun multaj gravaj sciencistoj, kinter ili Petr Leonidoviĉ Kapica kaj Lev Davidoviĉ Landau. La libro per populara formo priskribas laboron de sciencistoj inkluzive de iliaj reciprokaj homaj rilatoj, kvereloj, amikecoj, ŝercoj, ĝi estas interesa enrigardo en la „kuirejon“ de esploraj institutoj, kiujn la generala publiko ordinare ne konas.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vospominanija o ĵidkom gelii (Rememoroj pri la fluida heliumo)