Elek Hints (1861-1919)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Elek Hints (1861 - 1919))
Elek Hints
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1861 (1861-04-10)
en Târgu Mureș
Morto 25-an de oktobro 1919 (1919-10-25) (58-jaraĝa)
Familio
Infano Elek Hints
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

HINTS Elek (hinĉ) estis hungara kuracisto, direktoro de malsanulejo naskita en Marosvásárhely la 10-an de aprilo 1861 kaj mortinta en Marosvásárhely la 25-an de oktobro 1919. Li estis la patro de kuracisto Elek Hints.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elek Hints estis kuracisto de malsanulejo de 1889 en Marosvásárhely, inter 1913–1919 direktoro. Laŭ liaj ideoj projektis la Ŝtatan malsanulejon. Kiel parenco de la familio Bolyai li iniciatis la eltombigon de Farkas Bolyai kaj János Bolyai kaj iliaj tombigoj en komuna tombejo (1911).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az ízületek szalagszakadásai (Bp., 1900);
  • Ízületi segélyszalagok szakadása és azok viszonya a ficamokhoz (Bp., 1902);
  • Über endoneural Analysierung der Extremitäten (Brüsszel, 1909).

Fonto[redakti | redakti fonton]