Elek Karsai
Elek Karsai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de junio 1922 en Miskolc |
Morto | 23-an de majo 1986 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Lucia Karsai |
Infanoj | László Karsai, György Karsai |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Elek Karsai [karŝai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Karsai Elek, estis hungara arkivisto, historiisto. Lia origina familia nomo estis Klein [klejn], liaj filoj estis László Karsai kaj György Karsai.
Elek Karsai[1][2] naskiĝis la 14-an de julio 1922 en Putnok (laŭ alia informo la 14-an de junio 1922 en Miskolc), li mortis la 23-an de majo 1986 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Elek Karsai devenis el juda familio. Li studis en Tutlanda Rabena Instituto, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1947. Jam inter 1945–1948 li estis muzeologo de socialdemokrata arkivo, respektive inter 1946–1950 li estis asistanto en la universitata instituto. Poste li estis arkivisto de la Hungara Tutlanda Arkivo (1950-1974), pli poste arkivestro de la sindikata arkivo (1974–1986). Li ankaŭ instruis en Teknikuniversitato de Budapeŝto kiel titulara docento inter 1975–1986, krome en Usono kaj Kanado (1970–1971). Lia ĉeftemo estis la hungara historio inter 1918-1945. Li ricevis solan premion en la 1960-aj jaroj. Li edziĝis en 1949, lia edzino naskis 2 filojn en 1950 kaj 1953, poste pro vidviĝo en 1959 post 2 jaroj li denove edziĝis.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Gyermekmunka a gyáriparban a kapitalizmus kialakulásától az első világháborúig. (monografio kaj disertaĵo, 1947)
- A fehér terror. (kunaŭtoro, 1951)
- Darutollasok. Szegedtől a királyi várig. (kunaŭtoro, raportaro, 1960)
- A berchtesgadeni sasfészektől a berlini bunkerig. Fejezetek a II. világháború történetéből. (2 volumoj, 1961; 5-a tralaborita eldono: 1981, slovake: 1967; ruse: 1968)
- A budai Sándor-palotában történt. 1919–1941. (1963; 3-a eldono: 1967; slovake: 1966)
- Adalékok a magyar–szovjet államközi kapcsolatok történetéhez. 1920. aug. 14.–1944. okt. 11. között. (1973)
- A Szálasi-per (kun László Karsai, 1988)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM59980 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://www.imdb.com/name/nm7339348/ usona filma datenaro