Elek László

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elek László
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1841 (1841-06-16)
en Pápa
Morto 27-an de marto 1919 (1919-03-27) (77-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Elek László [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo László Elek estis hungara kuracisto, kirurgo, akuŝisto.

Elek László [1] naskiĝis la 16-an de junio 1841 en Pápa. Li mortis la 27-an de marto 1919 en Orosháza.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elek László frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Sopron, poste inter 1860 kaj 1865 Reĝan Universitaton de Pest, fine li plulernis unu jaron en Vieno. En 1866 li eklaboris en Malsanulejo Rókus apud Sándor Lumniczer. Ekde 1869 li vivis kaj kuracadis en Orosháza, li konstatis, ke lago Gyopárosfürdő havas kuracajn efikojn. En 1872 li estis nomumita titulara ĉefkuracisto de Békés. Li havis postenon ankaŭ en la loka luterana eklezio. En 1896 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A különböző gyógyrendszerek bírálata (1864)
  • Figyelmeztetés a szülőkhöz (1881)
  • A cholera (1893)
  • A gyermek-ápolás és gyermekhalandóság (1898)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • premio Dr. László Elek fondita en 2007
  • loĝkvartalo en Orosháza

Fontoj[redakti | redakti fonton]