Elek Pály

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

PÁLY Elek [pr. pa:li], Lukics estis hungara kantisto-aktoro, teatrestro, tradukisto naskiĝinta en Pápa la 20-an de januaro 1797 kaj mortinta en Kolozsvár la 4-an de marto 1846. Li estis la edzo de Karolina Pályné Botos.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

Elek Pály estis instruisto en sia naskiĝurbo en 1819, kiam li aliĝis al trupo de Dávid Kilényi. Dum unu kaj duono da jardeko li estis la plej bona tenoristo de la vagantaktorarto. En 1822 li estis fondintano de operensemblo de Koloĵvaro. En 1823–24 dum naŭ jaroj li studis kanton en la operejo de Vieno. Ekde 1827 li dungiĝis al Kassa. En jaroj 1833–1835 li estis ĥorestro kaj kasisto de la Teatro de Várszínház de Buda. Li elpaŝis ankaŭ en la saksaj urboj de Transsilvanujo kaj en 1842 ankaŭ en Bukareŝto. Li tradukis 22 operscenarlibrojn kaj dramojn, inter ili la scenarlibrojn de operoj de Mozart kaj Rossini, la dramatigon de la romano de Victor Hugo el germana lingvo (La turgardisto de Notre Dame).

El liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Almaviva (Rossini: La sevila barbiro);
  • Don Ottavio (Mozart: Don Juan);
  • Zampa (Hérold);
  • Fra Diavolo (Auber);
  • Masaniello (Auber: A portici néma);
  • Víg Bence (Bäuerle: Ál-Catalani).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon