Elektodistrikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Elektodistrikto estas geografie aŭ per iu alia maniero formita grupo da homoj, kiuj elektas en baloto siajn reprezentantojn al parlamento aŭ alia deputitaro (ekzemple en loka nivelo).

Elektodistriktoj povas esti aŭ plimultaj (majoritataj) aŭ proporciaj. El plimultaj elektodistriktoj estas elektitaj nur unu reprezentanto, kutime tiu, kiu ricevas la plej multe da voĉoj. En iuj landoj okazos du raŭndoj de balotado, el kiu la dua estas kutime inter tiuj du, kiuj ricevis la plej multajn voĉojn sen ricevi pli ol duonon el la voĉoj en la unua raŭndo. Ekzemple en Britio, Usono, Hindio kaj Aŭstralio ekzistas majoritata aŭ plimulta sistemo de elekto-distriktoj. Ekzemple en Francio la reprezentantoj estas elektataj per du raŭndoj de balotado. La tuta lando formas elektodistrikton ekzemple en Israelo kaj en Nederlando. Landoj kiel ekzemple Svedio, Finnlando kaj Hispanio havas plurajn elektodistriktoj de proporcia baloto.

Elektodistriktoj ekzistas pro la volo havigi al diversaj regionoj de la lando eblecon elekti siajn proprajn reprezentantojn al parlamento. Se la lando estus unu elektodistrikto la avantaĝon havus ofte naciekonataj politikistoj el la ĉefurbo.

El proporcia baloto el unu elektodistrikto estas elektataj pluraj reprezentantoj. Se la tuta lando formas unu elektodistrikton, aŭ se malproporcieco de elektodistriktoj estas egaligita per egalig-seĝoj, estas kutime aplikata elektosojlo.

Elektodistrikotoj estas kutime formitaj laŭ geografia kriterio. Unu provinco aŭ regiono povas formi unu elekto-distrikton. Ekzemple en sindikataj elektoj povas ekzisti ankaŭ elektodistriktoj laŭ fakoj. Dum rasa diskriminacio en Sud-Afriko ekzistis ankaŭ elektodistriktoj surbaze de la raso kaj en iuj landoj ekzistas etne-bazitaj elektodistriktoj, ekzemple por doni al malmultnombraj indiĝenaj popoloj eblecon elekti siajn proprajn reprezentantojn (kiu ne sukcesus se ili estus disdivitaj al elektodistriktoj kie plimulto apartenas al aliaj popolgrupoj).

Marĝena elektodistrikto estas elektodistrikto en plimulta sistemo, en kiu la diferenco inter du plej popularaj kandidatoj aŭ partioj estas tre malgranda. En plimulta sistemo eblas ankaŭ fi-dislimi la limojn de elektodistrikto.