Elektoprinclando Saksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Elektoprinclando Saksujo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saksio (apartigilo)
Elektoprinclando Saksio,
Elekto-Saksio
Plena origina nomo:
Kurfürstentum Sachsen,
Kursachsen
 Saksio-Wittenberg 13561806 Reĝlando Saksio 
Provinco Saksio 

elekta princlando • ŝtato de Sankta Romia Imperio • historia lando
Geografio
Elektoprinclando Saksio post la "Lepsika Divido" 1485: "ernestidaj" landoj ruĝe, "albertidaj" flave.
Elektoprinclando Saksio post la "Lepsika Divido" 1485: "ernestidaj" landoj ruĝe, "albertidaj" flave.
Ĉefurbo:
Wittenberg (1356–1547)
Meißen (1423–64)
Dresden (1464–1806)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
1 100 000
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Estiĝo:
Pereo:
Dissolvo de la Sankta Romia Imperio
Antaŭaj ŝtatoj:
Saksio-Wittenberg Saksio-Wittenberg
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Saksio Reĝlando Saksio
Provinco Saksio Provinco Saksio
Elstaraj historiaj eventoj
1356 Ora buleo
1422 Dinastio Wettin
1485 "Lepsika Divido"
1539 Reformacio
1547 "Kapitulaco de Wittenberg"
1697 Saksio-Pollando (ĝis 1763)
1806 Reĝlando Saksio
Diplomatiaj Rilatoj

Sankta Romia Imperio

vdr

La Elektoprinclando Saksio, mallonge Elekto-Saksio (aŭ -Saksujo), germane Kurfürstentum SachsenKursachsen, estis teritorio de la Sankta Romia Imperio, situanta proksimume en la hodiaŭaj federaciaj landoj Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio. Ĝi estis grava lando por la protestanta Reformacio kaj dum tempo unu el la plej gravaj protestantaj potencoj en Germanio. Ĝi tamen perdis multe de sia influo, ĉefe pro la malfeliĉa "Lepsika divido" inter la du dinastiaj branĉoj de la reganta dinastio Wettin, la "Ernestidoj" kaj la "Albertidoj", kaj ĝian gvidan rolon multe transprenis la plifortiĝanta najbaro Prusio.

Eta kronologio[redakti | redakti fonton]

1356

Ora buleo: Duko de Saksio-Wittenberg iĝas princo-elektisto

1422

Askanoj formortas; dinastio Wettin heredas princo-elektisto-rangon kaj landon kaj unuigas ĝin kun margraflando Meißen

1440

Unuiĝo kun landgraflando Turingio

1485

La "Lepsika Divido": Ernestidoj ricevas Turingion, Vitenbergon kaj princo-elektistecon; Albertidoj ricevas margraflandon Meißen

1539

Reformacio: La ernestida princo-elektisto Frederiko la 3-a protektas Luteron. La Wettin-aj landoj iĝas luteranaj. Saksio fariĝas unu el la gvidaj protestantaj potencoj en Germanio

1547

"Kapitulaco de Wittenberg": post la Batalo de Mühlberg (venkitis Johano Frederiko la Grandanima) la Ernestidoj perdas Vitenbergon kaj princo-elektistecon al la Albertidoj, pluhavas nur Turingion, kiu ekde 1572 disfalas en multajn ŝtatetojn, la Ernestaj duklandoj

1697

La albertida princo-elektisto Aŭgusto la Forta iĝas katoliko por elektiĝi reĝo de Pollando-Litovio. Elekto-Saksio (kies popolo restas luterana) eniras personan union Saksio-Pollando (ĝis 1763)

1806

Dissolvo de la Sankta Romia Imperio. La albertida elektoprinclando rangaltiĝas al reĝlando, sed estas reduktita al la proksimuma teritorio de la iama margraflando Meißen, la Wettin-a kernlando (proksimume la hodiaŭa Saksio). Vitenbergon ĝi perdas al Prusio kiu faras el ĝi la "provincon Saksio".