Elektra (Sofoklo)
Ἠλέκτρα | |
---|---|
![]() | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Sofoklo |
Lingvoj | |
Lingvo | antikva greka lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | Helena tragedio |
Elektra (Ἠλέκτρα: Ēlektra) estas tragedio de Sofoklo verkita en nekonata dato, sed ludita tre probable inter la jaroj 418 a.n.e. kaj 410 a.n.e. Oni studas ĉu ĝi estis antaŭa aŭ malantaŭa al samnoma Elektra de Eŭripido, kiu eble estis de la jaro 417 a.n.e.
Intrigo[redakti | redakti fonton]
Reveninte de la milito de Trojo, Agamemno estas akceptita en Mikeno de sia edzino Klitemnestro kiu murdas lin pune al tio ke li memoferis ilian filinon Ifigenia, por ke la greka ŝiparo povu eliri al Trojo. Oresto alvenas al Mikeno, akompanata de Pilado kaj maljunulo, servisto de Oresto kiam li estis infana (pedagogo), por venĝi la murdon de sia patro Agamemno, sekvante la orakolon de Delfo. La maljunulo rakontas al Klitemnestro, ke Oresto mortis dum ĉarkonkurenco, kaj ili sekvas la trompon portante urneton kiu supozeble enhavas liajn cindrojn. Klitemnestro, kiu suferis malaŭguran sonĝon, sendas sian filinon Elektra omaĝi la tombon de Agamemno, nome la edzo kiun li murdis. Klitemnestro insultas Elektra, sed interrompas ilin la alveno de la maljunulo, kiu rakontas la supozitan morton de Oresto. Elektra estas malespera, ĉar ŝi arde sopiris la revenon de sia frato Oresto. Tial ŝi decidas murdi mem Klitemnestron kaj Egiston, ŝian novan edzon. Krisotemis, fratino de Elektra kaj Oresto, pli prudenta, malakceptas partopreni en tiu murdoklopodo. Venas Oresto kaj Pilado. Oresto sugestas al Elektra kiu li estas. Oresto kaj Pilado eniras en la palaco, kaj oni aŭdas la ploron de Klitemnestro kiam ili mortigas ŝin. Egisto venas kaj ankaŭ li estas mortigita en la sama ĉambro en kiu estis murdita Agamemno.
Heredo[redakti | redakti fonton]
- Estas kelkaj klasikaj tragedioj kies intrigoj estas bazitaj sur tiu mito: dekomence Elektra, de Sofoklo, sed ankaŭ La koeforoj, de Esĥilo, kaj Elektra, de Eŭripido.
- En opero, la temo estis traktita foje: eble la plej konata versio estas Elektra de Richard Strauss, bazita sur la samnoma teatraĵo de Hugo von Hofmannsthal.
- En 1931, Eugene O'Neill rekreis la miton en Mourning Becomes Electra.
- En 1937 la verko Électre de Jean Giraudoux.
- En 1947 la verko La Muŝoj de Jean Paul Sartre.
- En 1954 la verko Elektra, aŭ La falo de la maskoj de Marguerite Yourcenar.