Elektrejo Třebovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektrejo Třebovice

Elektrejo Třebovice estas signifa fonto de varmo kaj elektra energio, kiu troviĝas en Ostrava-Třebovice. Ties trafikanto estas nun Dalkia Česká republika a.s.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kompanio Moraviasileziaj elektrejoj Moravia Ostrava kunlaborante kun Mezbohemiaj elektrejoj Přerov komencis konstruadon de la elektrejo en Třebovice en la jaro 1931. La elektrejo liveris la unuan elektron en disbranĉigan reton en la jaro 1933.

Post kelke da ŝanĝoj de posedanto kaj reorganizadoj la elektrejo fariĝis el la 1-a de majo 1992 posedaĵo de kompanio Moraviasileziaj varmejoj, kiuj post privatigo en la manojn de franca koncerno Veolia ŝanĝis la nomon unue je Dalkia Morava kaj poste je la nuntempa nomo Dalkia Česká republika.

Indikoj pri la elektrejo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la elektrejo disponas per instalita varma povumo 765 MW kaj elektra povumo 180 MW. Por la produktado de varmo kaj elektra energio (laŭ le principo de kungenerado) estas uzata nigra karbo el proksimaj minejoj de kompanio OKM, kiu estas transportata en la elektrejon per fervojo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]