Elektrokuto

Elektrokuto estas la kaŭzo de morto aŭ grava vundo al vivanta estaĵo per elektra ŝoko produktita de la trairo de elektra kurento tra la korpo. La vorto devenas de "elektro" kaj "ekzekuto", sed ankaŭ estas uzata por respondaj kazoj de hazarda morto. [1] La vorto ankaŭ estas uzata por priskribi neletalajn vundojn pro elektra kurento. [2] La termino "elektrokuto" estis kreita en 1889 en Usono, ĝuste antaŭ la unua uzo de la elektra seĝo, kaj origine rilatis nur al la ekzekuto de kondamnitoj per elektra ŝoko, kaj ne al hazardaj mortoj aŭ memmortigoj. Tamen, ĉar ne ekzistis alia vorto disponebla por priskribi eksterkortuman morton pro elektra ŝoko, la vorto "elektrokuto" poste fariĝis priskribo de ĉiuj cirkonstancoj de morto aŭ vundo kaŭzita de la trairo de elektra kurento en la korpon.
Pri la vundo kaŭzata de elektrokuto sur homo aŭ besto, pluraj faktoroj determinas la amplekson de la damaĝo. Kemiaj ŝanĝoj, termikaj damaĝoj kaj aliaj sekvoj de sekundaraj akcidentoj povas okazi.
Aldone al la grandoj de la elektra tensio, kurentdenseco kaj kurentintenseco (ankaŭ konata kiel amperaĵo), la fakto, ke ĝi estas alterna aŭ kontinua kurento, same kiel kiom longe kaj laŭ kiu vojo la elektra kurento trapasis la korpon de la persono (aŭ besto), grave influas la damaĝon.
Sinmortigo
[redakti | redakti fonton]Elektrokuto estas neofta formo de sinmortigo.[3] Tamen en naziaj koncentrejoj, kaptitoj ofte faris sinmortigon ĵetanta sin mem ĉe la elektraj bariloj, familiare konata kiel "irante al la drato." [4][5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Electrocute" from the Merriam-Webster Dictionary of the English Language, 2009
- ↑ “electrocute”, Oxford Dictionaries.
- ↑ Lester, David. (5 July 2017) Suicide as a Dramatic Performance (angle). Routledge, p. 229–230. ISBN 978-1-351-48748-1.
- ↑ Rawson, Andrew. (30 April 2015) Auschwitz: The Nazi Solution (angle). Pen and Sword. ISBN 978-1-4738-2798-1.
- ↑ Knopp, Guido. (26 August 2011) Hitler's Holocaust (angle). The History Press. ISBN 978-0-7524-6937-9.