Elektromagneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektromagneto
Industria elektromagneto levas feraĵojn

Elektromagneto estas elektoteknika aparato, kiu produktas magnetan kampon kiam oni nutras ĝin per elektro.

Elektromagneto de Sturgeon, 1823

Historio

Elektromagneton eltrovis la brita sciencisto William Sturgeon en 1823, laŭ la laboroj de François Arago. Ĝia bobeno estis el neizolata drato volvita ĉirkaŭ lakita fera stango en formo de hufumo. En 1827 la usona sciencisto Joseph Henry uzis izolitan draton, kio permesis volvi pli dense la bobenon.

Konsisto

Elektromagneto konsistas el elektra bobeno plejofte volvita ĉirkaŭ peco el feromagneta substanco de malgranda histerezo nomata magneta cirkvito. Kiam la bobeno estas trairata de elektra kurento, ĝi estigas magnetan kampon. Se la bobeno ĉirkaŭvolvas materion, kies magneta permeableco estas granda, la magneta kampo estos des pli granda.

La formo de la magneta cirkvito estas kalkulita por gvidi kaj koncentri la magnetan kampon.

La elektromagneto utilas ĉu por generi magnetan forton (kiel magneto) ĉu por produkti deziratan magnetan kampon en difina loko.

Elektromagneto povas esti nutrata per alterna kurento, kaj do generi alternan magnetan kampon. Tiam ĝia magneta cirkvito estu farita el maldikaj ladoj por malhelpi la kirlokurentojn. Tiel estas la magnetaj cirkvitoj de la elektraj maŝinoj aŭ de transformatoroj.

Uzoj

Elektromagneto estas komandita magneto, kiu utiligas por levi feraĵojn, teni pordon fermita, funkciigi relajson, movigi (aŭ senmovigi) iajn ajn pecojn en elektromekanikaj aparatoj, kiel la elektra sonorileto.

Statoro kaj/aŭ rotoro de elektromotoro povas esti rigarditaj kiel elektromagnetoj, kies altiro kaj repuŝo estigas la movon.

La membrano de laŭtparolilo estas ligata al elektra bobeno metita en la kampo de elektromagneto. La bobeno, do la membrano, vibras laŭ la elektra signalo, kiu trairas ĝin.

En la magnetaj registriloj (magnetofono, magnetoskopo) la magneta bendo pasas ĉe elektromagneto, kiu magnetigas ĝin laŭ la registrota elektra signalo.

Elktromagnetoj levas kaj impulsas la ŝvebantan veturilon "maglevon".

En la partiklaj akceliloj kampoj de elektromagnetoj gvidas la ŝargitajn partiklojn kaj kurbigas iliajn trajektoriojn.