Elektronegativeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elektronegativeco estas ĥemia eco de elementoj. Ĝi komparas la kapablon de atomoj altiri elektron-parojn en ĥemia kombinaĵo. Oni uzas la mallongigon EN kaj la formulan simbolon χ (greka litero Ĥio).

La koncepton de elektronegativeco evoluigis Linus Pauling. Ĝin influas la nuklea ŝargo kaj la radiuso de la atomo. Ju pli diferencas la elektronegativecoj de du ligitaj atomoj, des pli polusa estas ilia ligo. En la perioda tabelo de la elementoj ĝenerale la elektronegativeco kreskas de maldekstre dekstren kaj de malsupre supren.

Diversaj skaloj laŭ diversaj difinoj

La valoroj de elektronegativeco estas ne absolutaj, sed komparaj; ĝi estas difinita ne pri izolita atomo, sed nur pri la konduto de du ligitaj atomoj. Tamen la ĥemio provas, per diversaj mezurmetodoj atribui al la unuopaj elementoj kvazaŭ-absolutan valoron de elektronegativeco. Laŭ tiuj diversaj metodoj ekzistas diversaj skaloj pri ĝi:

  • Difino de Pauling: La diferenco de la elektronegativecoj de du elementoj A kaj B estas jene esprimebla per la ligaj energioj inter la atomparoj A-A. A-B kaj B-B:
Anstataŭ la geometria mezumo de du energioj, uzata en tiu ĉi formulo, kelkaj uzas la aritmetikan mezumon. Ĉar tiu ĉi difino donas nur relativajn valorojn (diferencojn), necesas arbitre fiksi iun absolutan valoron. Oni donas al la plej elektronegativa elemento, fluoro, la valoron 3,98 (iam estis 4,00).
  • Difino de Mulliken: La elektronegativeco de elemento estas la mezumo el ĝia elektron-afineco Ae kaj ĝia joniga energio EI, multiplikita per koeficiento α = 0,317eV-1.
Kompare al la skalo de Pauling tiu de Mulliken estas sendependa de la kemia medio de atomo; ĝi permesas determini eĉ la elektronegativecon de noblaj gasoj, kiuj ne ligiĝas kun aliaj elementoj kaj tial ne alireblas per la difino de Pauling.
  • Difino de Allred kaj Rochow: La elektronegativeco de elemento estas la produto de ĝia efektiva nuklea ŝargo, multiplikita per la elementa ŝargo kaj dividita per la kvadrato de ĝia kovalenta radiuso:
  • Difino de Parr: La elektronegativeco estas la negativaĵo de la derivaĵo de la energio de la atomo je la nombro de elektronoj:

Valoroj laŭ la skalo de Pauling

Jena perioda tabelo[1] montras la elektronegativecojn laŭ la difino de Pauling:

Kie ne estas alia indiko, la valoroj estas laŭ Lide[2].
Grupo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18
Periodo
1 H
2,2
He
[3]
2 Li
0,98
Be
1,57
B
2,04
C
2,55
N
3,04
O
3,44
F
3,98
Ne
[3]
3 Na
0,93
Mg
1,31
Al
1,61
Si
1,9
P
2,19
S
2,58
Cl
3,16
Ar
[3]
4 K
0,82
Ca
1
Sc
1,36
Ti
1,54
V
1,63
Cr
1,66
Mn
1,55
Fe
1,83
Co
1,88
Ni
1,91
Cu
1,9
Zn
1,65
Ga
1,81
Ge
2,01
As
2,18
Se
2,55
Br
2,96
Kr
3,0[4][5]
5 Rb
0,82
Sr
0,95
Y
1,22
Zr
1,33
Nb
1,6
Mo
2,16
Tc
1,9
Ru
2,2
Rh
2,28
Pd
2,2
Ag
1,93
Cd
1,69
In
1,78
Sn
1,96
Sb
2,05
Te
2,1
I
2,66
Xe
2,6[4][5]
6 Cs
0,79
Ba
0,89
La*
1,1
Hf
1,3
Ta
1,5
W
2,36
Re
1,9
Os
2,2
Ir
2,2
Pt
2,2
Au
2,4
Hg
1,9
Tl
1,8
Pb
1,8
Bi
1,9
Po
2
At
2,2
Rn
[3]
7 Fr
0,7
Ra
0,9
Ac**
1,1
Rf
Db
Sg
Bh
Hs
Mt
Ds
Rg
Cn
Uut
Uuq
Uup
Uuh
Uus
Uuo
Lantanoidoj *
 
La
1,1
Ce
1,12
Pr
1,13
Nd
1,14
Pm
1,13[6]
Sm
1,17
Eu
1,2[6]
Gd
1,2
Tb
1,1[6]
Dy
1,22
Ho
1,23
Er
1,24
Tm
1,25
Yb
1,1[6]
Lu
1,27[6]
Aktinoidoj **
 
Ac
1,1
Th
1,3
Pa
1,5
U
1,7
Np
1,3
Pu
1,28[6]
Am
1,13[6]
Cm
1,28[6]
Bk
1,3[6]
Cf
1,3[6]
Es
1,3[6]
Fm
1,3[6]
Md
1,3[6]
No
1,3[6]
Lr
1,3[6]

Notoj

  1. Farita laŭ la germana vikipedio, [1]
  2. David R. Lide: CRC Handbook of Chemistry and Physics: A ready-reference book of chemical and physical data, 90-a eldono, CRC Taylor & Francis, Boca Raton (Florido) 2009, ISBN 978-1-4200-9084-0, Section 9, S. 9-98.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Ne difinita laŭ la difino de Pauling
  4. 4,0 4,1 (1980) The definition of electronegativity and the chemistry of the noble gases. Journal of Inorganic and Nuclear Chemistry, vol. 42.
  5. 5,0 5,1 (1995) Electronegativities of the Noble Gases. Journal of chemical education, vol. 72.
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 6,10 6,11 6,12 6,13 6,14 Elektronegativität: URL: www.uniterra.de/rutherford/tab_en.htm. – Alirita je 2011-06-12, UNI TERRA - Kindler & Gliech GbR, Germanio