Elektronika dancmuziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elektronika dancmuziko (EDM), konata ankaŭ kiel dancmuziko, klubmuziko, aŭ simple kiel dance,[1] estas ampleksa gamo de ĝenroj de perkuta elektronika muziko produktita ĉefe por noktokluboj, rave-oj kaj festivaloj. Ĝi estas ĝenerale produktita por registrita muziko por diskĵokeoj kiuj kreas senlimajn elektojn de kantoj, nomitaj "miksoj", sekvante el unu registraĵo al alia.[2] Produktantoj de EDM ankaŭ plenumas sian muzikon rekte dum koncerto aŭ festivalo en kio estas foje nomata koncerta live PA.

Fine de la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj, post la apero de rave-oj, pirataj radioj kaj de intereso en noktoklubado, EDM atingis disvastigitan hegemonian popularecon en Eŭropo. En Usono en tiu epoko, akceptado de danckulturo ne estis universala; kvankam la muziko kaj de elektro kaj de Ĉikaga haŭzo estis influaj kaj en Eŭropo kaj en Usono, hegemoniaj gazetaraj produktoj kaj la registrindustrio restis malferme malamika al ĝi. Estis ankaŭ perceptita asocio inter EDM kaj kulturo de drogoj, kio kondukis la registarojn je ŝtataj kaj urbaj niveloj por aprobi leĝojn kaj politikojn intencitaj por haltigi la etendon de rave-kulturo.[3]

Poste, en la nova jarmilo, la populareco de EDM pliiĝis tutmonde, ĉefe en Aŭstralio kaj en Usono. Komence de la 2010-aj jaroj, la termino "elektronika dancmuziko" kaj la sigloj "EDM" estis pelita de la usona muzikindustrio kaj de la muzika gazetaro dum klopodo por renovigi la bildon de la usona rave-kulturo.[4] Spite la klopodon de la industrio por krei specifan markon EDM, la sigloj restas uzata kiel ombrela termino por multaj ĝenroj, kiel dance-pop, haŭzo, tekno-muziko, trenco, drumenbaso, dubstep, trap kaj footwork same kiel ties respektivaj subĝenroj.[5][6][7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Koskoff (2004), p. 44
  2. Butler (2006), pp. 12–13, 94
  3. "How Rave Music Conquered America". The Guardian. 2a de aŭgusto, 2012.
  4. "How Rave Music Conquered America". The Guardian. 2a de aŭgusto, 2012.
  5. Kembrew McLeod (2001). "Genres, Subgenres, Sub-Subgenres and More: Musical and Social Difference Within Electronic/Dance Music Communities" (PDF). Journal of Popular Music Studies. 13: 59–75. doi:10.1111/j.1533-1598.2001.tb00013.x.
  6. Richard James Burgess (2014), The History of Music Production, p. 115, Oxford University Press
  7. EDM – ELECTRONIC DANCE MUSIC, Armada Music

Bibliografio[redakti | redakti fonton]