Elektronika muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karlheinz Stockhausen, 2004.
John Cage, 1988.

Elektronika muzikoelektrona muziko estas muzikĝenro konceptita ekde la 1950-oj baze de sintezaj sonoj kaj signalaj produktantoj. Primitive, kiam ne eblis uzi muzikon en reala tempo, la komponistoj kutimis registri ĝin en magnetaj bendoj, tiel ke eblis senpene manipuli kaj knedi la sonojn laŭvole.

Iam, la esprimo elektronika muziko arigis ĉiajn muzikojn kreitajn per helpo de elektronikaj muzikintrumentoj, sed tiu difino ne plu validas, ĉar preskaŭ ĉiun registritan muzikon kaj plejparto de koncertaj seancoj pli kaj pli dependas je elektroniko. Tiu artikolo nur temas pri la muzikaĵoj en kiuj elektroniko estas la ĉefa ingredienco kaj ne simple ia «spico».

Menciinde estas la diversdevenaj komponistoj, kiel Karlheinz Stockhausen, John CageBrian Eno kiuj estis ĉefaj eksperimentistoj kaj «muzikknedistoj» en tiu fako.

Elektroakustika muziko estas termino por Nova Muziko, kiu utiligas metodojn de elektronika sonproduktado aŭ estis elektronike transformita. La termino prezentas arnomon de diversaj muzikaj konceptoj, kiu dum la paso de kontinua kompozicia evoluo kaj malsama estetika diferencigo tutmonde disvastiĝis kaj establiĝis. Al la muzikaj konceptoj apartenas inter aliaj la Konkreta Muziko kaj la elektronika muziko de la Kolonja Skolo.

Originoj: fino de la 19a jarcento al komenco de la 20a jarcento[redakti | redakti fonton]

Muzikilaro Telharmonium, Thaddeus Cahill, 1897.

La invento de Lee de Forest de 1906, nome trioda tubo aŭdiona, poste havis profundan efikon al elektronika muziko. Ĝi estis la unua termiona valvo, aŭ vakutubo, kaj kondukis al cirkvitoj kiuj povus krei kaj amplifiki aŭdiosignalojn, radioelsenditajn ondojn, komputilajn valorojn, kaj plenumas multajn aliajn funkciojn.

Antaŭ la elektronika muziko, estis kreskanta deziro por ke la komponistoj uzu ĵus aperintajn teknologiojn por muzikaj celoj. Oni kreis kelkajn instrumentojn kiuj uzis elektromekanikajn dezajnojn kaj ili preparis la vojon por posta apero de elektronikaj instrumentoj. Elektromekanika instrumento nomita Telharmonium (foje TeleharmoniumDynamophone) estis disvolvigita de Thaddeus Cahill en la jaroj 1898 al 1912. Tamen, simpla malfacilaĵo malhelpis la adoptadon de la Telharmonium, pro ties enorma grando. Unu fura instrumento ofte menciita povus esti la Teremino, inventita de la profesoro Lev Termen ĉirkaŭ 1919–1920.[1] Aliaj fruaj elektronikaj instrumentoj estas la Audion Piano inventita en 1915 de Lee de Forest kiu estis inventisto de la trioda aŭdion kiel oni menciis supre,[2][3] la Croix Sonore, inventita en 1926 de Nikolai Obuĥov, kaj la ondoj Martenot, kiuj estis plej fame uzita en la Turangalîla-Symphonie de Olivier Messiaen same kiel en liaj aliaj verkoj. La ondoj Martenot etis ankaŭ uzitaj de aliaj, ĉefe francaj, komponistoj kiaj André Jolivet.[4]

Sketch of a New Esthetic of Music[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ferruccio Busoni.

En 1907, ĝuste unu jaron post la invento de la trioda aŭdiono, Ferruccio Busoni publikigis Sketch of a New Esthetic of Music (Skizo de Nova Estetiko de Muziko), kiu studis la uzadon de elektraj kaj aliaj novaj sonfontoj de futura muziko. Li verkis pri la futuro de mikrotonaj skaloj en muziko, ebligis la Dynamophone (dinamofono) de Cahill: "Nur longa kaj zorga serio de eksperimentoj, kaj kontinua trejnado de la orelo, povas igi tiun nefamiliaran materialon alproksimigebla kaj plastika por la venonta generacio, kaj por Arto."[5]

Ankaŭ en la Sketch of a New Esthetic of Music, Busoni asertas:

Ferruccio Busoni, 1906.
Citaĵo
 Muziko kiel arto, nia tiel-nomata okcidenta muziko, estas apenaŭ kvarcent jarojn aĝa; ties stato estas de disvolviĝo, eble la plej komencaj stadioj de disvolviĝo trans nuna koncepto, kaj ni - ni parolas pri "klasiko" kaj "sanktaj tradicioj"! Kaj ni parolis pri ili dum longa tempo!

Ni formulis regulojn, asertis principojn, fundamentis leĝojn - ni aplikigas leĝojn faritajn por matureco de infano kiu konas nenion de respondeco!

Ĉar li estas juna, tiu infano, ni jam agnoskas ke li posedas unu radiantan atributon kiu signalas ĝin trans siaj pli aĝaj fratinoj. Kaj la leĝofarantoj ne vidos tiun mirindan atributon, se ties leĝoj ne estos forĵetitaj al la vento. Tiu infano - ĝi flosas en la aero! Ĝi ne tuŝas la aeron pe siaj piedoj. Ĝi ne konas leĝon de gravito. Ĝi estas bona se ne nekorpa. Ties materialo estas travidebla. Ĝi estas sona aero. Ĝi estas preskaŭ Naturo mem. Ĝi estas libera!

Sed libero estas io kiun la homaro neniam komprenis entute, neniam konstatis entute. Ili povas nek rekoni nek agnoski ĝin.

Ili neis la mision de tiu infano; ili povas esti multe super ĝi. Tiu forta kreaĵo devas piediri dece, kiel neniu pli. Ĝi povas apenaŭ esti rajtigita salti - kiam estis ties kontento sekvi la linion de la ĉielarko, kaj por rompi sunradiojn per nuboj.[6] 

Pere de tiu verko, same kiel per persona kontakto, Busoni faris profondan efikon sur multaj muzikistoj kaj komponistoj, eble ĉefe sur sia disĉiplo, Edgard Varèse, kiu diris:

Edgard Varèse.
Citaĵo
 Kune ni kutimis studi je kiu direkto la muziko de la futuro iru, aŭ pli bone, ĉu oni iru aŭ ne iru tiom longe kiom la frenez-jako de la modera sistemo. Li bedaŭris ke sia propra klavara instrumento havis kondiĉinta niajn orelojn por akcepti nur infiniteziman parton de senfinaj gradadoj de sonoj en naturo. Li estis tre multe interesata en la elektraj instrumentoj pri kiuj ni ekaŭdis, kaj mi memoras partikulare unu pri kiu li estis leginta nomata Dynamophone. Tra liaj tutaj verkoj oni trovas pli kaj pli denove antaŭdiri pri la muziko de la futuro kio ekde tiam iĝis vero. Fakte, estas apenaŭ disvolviĝo ke li ne antaŭvidis, keil por ekzemplo en tiu eksterordinara profeteco: 'Mi preskaŭ pensas ke en la nova granda muziko, maŝinoj estos necesaj kaj al ili estos atribuita gravon en ĝi. Eble ankaŭ industrio havos sian parton en la arta ascendo.'[7] 

Futuristoj[redakti | redakti fonton]

En Italio, la futuristoj alproksimiĝis al la ŝanĝanta muzika estetiko el diferenca angulo. Ĉefa fido de la futurisma filozofio estis valorigi "bruon," kaj lokigi artan kaj esprimivan valoron en sonoj kiuj estis dekomence ne konsiderataj eĉ demalproksime muzikaj. La verko de Balilla Pratella nome "Teknika Manifesto de Futurisma Muziko" (1911) asertas ke ties kredaro estas: "Por prezenti la muzikan animon de homamasoj, de grandaj fabrikoj, de fervojoj, de transatlantikaj linioj, de batalŝipoj, de aŭtomobiloj kaj aviadiloj. Por aldoni al la grandaj centraj temoj de muzika poezio la imperio de la maŝino kaj la venka regno de la Elektro."[8]

La 11an de Marto 1913, futuristo Luigi Russolo publikigis sian manifeston "L'arte dei Rumori". En 1914, li faris la unuan koncerton "bruarto" en Milano la 21an de Aprilo. Tiu uzis sian Intonarumori, priskribita de Russolo kiel "akustika bru-instrumentoj, kies sonoj (hurloj, roroj, trenoj, pepoj, ktp.) estis man-faritaj kaj projekciitaj pere de kornoj kaj megafonoj."[9]

El 1920-aj al la 1930-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Teremino.

Tiu jardeko alportis riĉon de komencaj elektronikaj instrumentoj kaj la unuajn komponojn por elektronikaj instrumentoj. La unua nova elektronika muzikinstrumento de la jerdeko, nome eterfono (aŭ ætherphone), estis kreita de Léon Theremin (naske Lev Termen) inter 1919 kaj 1920 en Leningrado, kvankam ĝi estis finfine renomata theremin aŭ en Esperanto Teremino (kvankam foje konata ankaŭ kiel thereminophonetermenvox/thereminvox). Tio kondukis al la unuaj komponoj por elektronikaj instrumentoj, kontraŭ la brufariloj kaj maŝinoj kun ŝanĝoj de celoj. En 1929, Joseph Schillinger komponis First Airphonic Suite for Theremin and Orchestra (Unua Aerfona Suito por Teremino kaj Orkestro), premierita de la Cleveland Orchestra kun Leon Theremin kiel soloisto.

Aldone al la teremino, la ondoj Martenot estis inventita en 1928 de Maurice Martenot, kiu premierigis ilin en Parizo.[10]

Registroj de sonoj faris salton en 1927, kiam la usona inventisto J. A. O'Neill disvolvigis registran aparaton kiu uzis magnete ŝirmitajn bendojn. Tamen, tio estis komerca malsukceso. Du jarojn poste, Laurens Hammond establis sian kompanion por la fabrikado de elektronikaj instrumentoj. Li pluiris por produkti la Hammond-orgenon, kiu estis bazita sur la principoj de la Telharmonio, kun aliaj disvolvigoj kiaj la komencaj reverberaj unuoj.[11] Hammond (kun John Hanert kaj C. N. Williams) pluirus por inventi alian elektronikan instrumenton, nome la Novachord, kiun la kompanio de Hammond fabrikis el 1939 al 1942.[12]

La metodo de foto-optika sonregistrado uzita en kinarto ebligis akiri videblan bildon de sonondo, me kiel por realigi la malan celon - nome sintezigi sonon el artefarita sonondo.

En tiu sama periodo, komencis eksperimentoj per sonarto, kies komencaj praktikantoj estis Tristan Tzara, Kurt Schwitters, Filippo Tommaso Marinetti, kaj aliaj. La animacia filmo L'Idee (1932) de Berthold Bartosch aperigis muzikon komponitan de Arthur Honegger per ondoj Martenot kaj ĉambrorkestroj.[13][14]

Subĝenroj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj artistoj kaj grupoj[redakti | redakti fonton]

Kraftwerk koncerte en Stokholmo en 2004.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anonymous 2001.
    Noto: Historie, la unuaj elektronikaj muzikaj instrumentoj uzante aktivan komponanton povas esti la Audion Piano disvolvigita en 1915 de Lee de Forest kiu inventis ankaŭ aŭdiontubon, nome la unua aktiva komponanto por amplifikado kaj oscilado. Tamen je tiu epoko, ankaŭ pasivaj komponantoj estis esploritaj por oscilado (ekz. intermita brila malŝarĝo de neontuboj [1]), kaj eble pli fruaj elektronikaj muzikaj instrumentoj povus esti trovataj.
  2. The Audion Piano (1915), 120years.net, http://120years.net/machines/audion_piano/index.html 
  3. Lee De Forest (1950), Father of radio: the autobiography of Lee de Forest, Wilcox & Follett, pp. 306–307 
  4. Orton & Davies n.d.
  5. Busoni 1962, p. 95.
  6. Busoni 1962, paĝoj 76–77.
  7. Russcol 1972, paĝoj 35–36.
  8. Ciita en Russcol 1972, p. 40.
  9. Russcol 1972, p. 68.
  10. Komponistoj kiuj uzis la instrumenton laste estas Boulez, Honegger, Jolivet, Koechlin, Messiaen, Milhaud, Tremblay, kaj Varèse. En 1937, Messiaen verkis Fête des belles eaux por 6 ondoj Martenot, kaj verkis soloajn partojn por ĝi en Trois petites liturgies de la présence divine (1943–44) kaj la Turangalîla Symphonie (1946–48/90).
  11. Russcol 1972, p. 70.
  12. Crab 2005.
  13. L'Idee ĉe ClassicalArchives
  14. Arthur Honegger ĉe FilmReference

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anonymous (2001), "Theremin", BBC h2g2 encyclopaedia project (2a de Aprilo), [2] Alirita la 7an de Marto 2016. Guide ID: A520831 (Edited).
  • Busoni, Ferruccio (1962), Sketch of a New Esthetic of Music, tradukita de Dr. Th. Baker kaj origine publikigita en 1911 de G. Schirmer. Represita en Three Classics in the Aesthetic of Music: Monsieur Croche the Dilettante Hater, de Claude Debussy; Sketch of a New Esthetic of Music, de Ferruccio Busoni; Essays before a Sonata, de Charles E. Ives, New York: Dover Publications, Inc., pp. 73–102
  • Russcol, Herbert (1972), The Liberation of Sound: An Introduction to Electronic Music, Englewood Cliffs, New Jersey: Prentice-Hall.
  • Crab, Simon (2005), "The Hammond Novachord (1939)", 120 Years of Electronic Music website, Alirita la 5an de Junio 2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]