Saltu al enhavo

Elektroturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektroturo

Elektroturo estas alta strukturo kiu estas uzata por transmisio de elektra energio. Elektroturoj portas alttensiajn transmisiliniojn kiuj transportas elektran energion de elektrocentralo al elektraj substacioj. Pli malgrandaj servofostoj kutimas apogi pli malalt-tensiajn distribuliniojn kiuj transportas elektron de substacioj ĝis klientoj. Kutime elektraj turoj estas kradaj turoj faritaj el ŝtalo, sed ankaŭ betono aŭ ligno povus esti uzataj. La altecoj de transmisiaj turoj tipe varias de 15 ĝis 55 m.