Elemér Császár
Aspekto
| Elemér Császár | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1874 en Budapeŝto |
| Morto | 3-an de julio 1940 (65-jaraĝa) en Budakeszi |
| Tombo | Tombejo Farkasrét, 1-1-597/598 |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1896) |
| Familio | |
| Patro | Károly Császár |
| Frat(in)o | Ernő Császár (en) |
| Parencoj | Ákos Császár (kuzo aŭ kuzino) |
| Okupo | |
| Okupo | literaturhistoriisto |
Elemér CSÁSZÁR [ĉAsAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Császár Elemér estis hungara literaturhistoriisto, instruisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi.
Elemér Császár naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1874 en Budapeŝto. Li mortis la 3-an de julio 1940 en Budakeszi.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Elemér Császár frekventis universitaton en Budapeŝto, ekde 1896 li instruis en gimnazio, ekde 1908 en universitatoj en Budapeŝto, Pozsony, Pécs. Li okupiĝis precipe pri la hungara literaturo en la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Li longe redaktis diversajn literaturajn periodaĵojn. Li ricevis premion en 1930.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Faludi Ferenc költészete (Poezio de Ferenc Faludi 1903
- Ányos Pál versei (Poemoj de Pál Ányos) 1907
- Shakespeare és a magyar költészet (Ŝekspiro kaj la hungara poezio) 1917
- A magyar regény története (Historio de la hungara romano) 1922
- A magyar dráma története Kisfaludy Károlytól a szabadságharcig (Historio de la hungara dramo de Karolo Kisfaludy ĝis la liberecbatalo (1849)) 1929
Fontoj
[redakti | redakti fonton]

