Elemér Czakó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elemér Czakó
Persona informo
Naskonomo Czakó Elemér Gábor
Naskiĝo 16-an de decembro 1876 (1876-12-16)
en Szolnok
Morto 29-an de aprilo 1945 (1945-04-29) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo verkisto • arthistoriisto • muzeologo • verkisto de nefikcio
vdr

Elemér Czakó [cakO], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Czakó Elemér Gábor estis hungara bibliotekisto, muzeestro, filatelisto. Lia nobela antaŭnomo estis szentiváni.

Elemér Czakó [1] naskiĝis la 16-an de decembro 1876 en Szolnok, li mortis la 29-an de aprilo 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elemér Czakó frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton en Parizo kaj Budapeŝto. Dum la studentaj jaroj li kontribuis en gravaj gazetoj, ekzemple Vasárnapi Újság. Li eklaboris en Universitata Biblioteko (ELTE) en 1897. Inter 1899-1905 li laboris en biblioteko de Hungara Muzeo pri Metia Arto. En 1903 li estis la ĉefaranĝisto de la unua ekspozicio pri ekslibrisoj. Post 2 jaroj li estis en Berlino kaj Hamburgo por spertiĝi en kolektaĵoj, en 1906 li estis delegito al mondekspozicio de Milano. Inter 1907-1911 li havis postenon en Muzeo pri Metia Arto. Inter 1910-1915 li estis rektoro de la Industriarta Lernejo, poste muzeestro de Hungara Nacia Muzeo, inter 1917-1925 konsilisto en la kultura ministerio. En 1925 li pensiuliĝis, tamen li estis presejestro ĝis 1934. Tiutempe li estis konata filatelisto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A könyvnyomtatás és könyvdíszítés iparművészete, 1902
  • A magyar iparművészet szereplése a Milánói Nemzetközi Világkiállításon, 1907
  • A Királyi Magyar Egyetemi Nyomda Története 15771927, 1927
  • Cirill-betűs könyvek Budán, 1939
  • A bélyeggyűjtés értelme, 1941

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]