Elemér Kocsis (episkopo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elemér Kocsis
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1926 (1926-05-14)
en Balmazújváros
Morto 7-an de majo 2009 (2009-05-07) (82-jaraĝa)
en Debrecen
Tombo Debreceni köztemető
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo universitata instruisto • kalvinana pastro • teologo
vdr

Elemér Kocsis [koĉiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kocsis Elemér estis hungara episkopo, altlerneja instruisto.

Elemér Kocsis[1] naskiĝis la 14-an de majo 1926 en Balmazújváros, li mortis la 7-an de majo 2009 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elemér Kocsis maturiĝis en kalvinana gimnazio en Debrecen, poste li akiris teologian diplomon en la sama urbo en 1951. Ekde la sekva jaro li instruis en la Teologia Akademio de Debrecen. Li helpe de stipendio li akiris pli altan teologian diplomon en Nurenbergo en 1959. Ekde 1977 li estis kolegiestro, sed li gvidis ankaŭ ties bibliotekon. Inter 1986 kaj 1996 li estis episkopo de la trans-Tisa areo. Li ricevis ŝtatan premion en 1997. Li kontribuis 150 da studoj aŭ artikoloj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.