Saltu al enhavo

Eleonora de Bretonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eleonora (Bretonio))
Eleonora de Bretonio
Persona informo
Eleanor, Fair Maid of Brittany
Éléonore, belle demoiselle de Bretagne
Eleanor, matez kaer Breizh
Naskiĝo 30-an de novembro 1181 (1181-11-30)
Morto 10-an de aŭgusto 1241 (1241-08-10) (59-jaraĝa)
en Bristol Castle
Tombo Amesbury Abbey (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Plantaĝenetoj vd
Patro Gotfredo la 2-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Konstanca de Bretonio Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Arturo la 1-a Matilda de Bretonio Alix de Thouars Katarina de Thouars Margareta de Thouars Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eleonora de Bretonio aŭ Alienora de Bretonio aŭ Alienora Plantaĝeneto, kromnomata « la Brette[1] (la bretona)», naskiĝinta en 1185 (aŭ 1184[2]), estis la filino de Gotfredo la Dua Plantaĝeneto kaj de Konstanca. Ŝia onklo Johano la Sentera, poste ŝia kuzo Henriko la 3-a tenis ŝin kaptita ĝis ŝia morto, en 1241.

Genealogio de Conan la 4-a, grafo de Bretonio

Biografio

[redakti | redakti fonton]

La patro de Eleonora estis la kvara filo de Henriko la 2-a de Anglio. Li venis post Rikardo la Leonkora kaj antaŭ Johano, en la hereda ordo por la tuta plantaĝeneta imperio (Anĝevio, Mansio, Turanĝio, Normandio, Potevio, Akvitanio, Anglio). Eleonora estis nur unu- aŭ du-jara kiam ŝia patro mortis, la 19-an de aŭgusto 1186[3], tiel fariĝanta la heredantino de Rikardo laŭ la anĝevia kutimo[4]. Per sia patrino, ŝi estis heredanto de Bretonio kaj de la graflando de Richemont (norde de Anglio). Ŝi estis antaŭita en ĉiuj siaj rajtoj de sia frato Arturo, dum li vivis[5]. Pri la heredo de la plantaĝenetoj, la rajtoj de la du infanoj de Gotfredo superis do tiujn de ilia onklo Johano[6]. Tio estos la kaŭzo de ilia malfeliĉo.

Arturo, la frato de Eleonora, naskiĝis en la nokto inter la 29-a kaj la 30-a de Aprilo 1187[7], ok monatojn post la morto de sia patro.

En 1192, la knabineto foriris al Aŭstrio, lia onklo Rikardo la Leonkora, kaptita, estis devigita fianĉinigi al la filo de la duko Leopoldo. Je la morto de la duko en la 31-a de Decembro 1194, Eleonora revenis en Bretonion. Edziniĝo estis konsiderita al Ludoviko, filo de Filipo Aŭgusto. Sed la projekto ne konkretiĝis.

Kaptiteco

[redakti | redakti fonton]

Sub Johano la Sentera

[redakti | redakti fonton]

Eleonora estis forrabita de sia onklo Johano. Oni ne scias je kiu dato, kie kaj en kiuj cirkonstancoj[6]. Johano sin proklamis sia kuratoro. Ŝi restis kaptita dum sia tuta vivo.

Rikardo la Leonkora mortis en 1199. La dukino Konstanca mortis en 1201.

Arturo, kaptito de Johano, estis verŝajne mortigita, laŭ ordono de sia onklo, en Aprilo 1203[8]. Sed oni eksciis pri lia morto nur kvin jarojn poste.

La 6-an de Decembro 1203, fuĝante el Normandio, Johano albordiĝis al Anglio kun sia kaptitino.

Printempe de 1204, Filipo Aŭgusto postulis la liberigon de Eleonora.

En 1208, la bretonaj episkopoj same faris. La morto de Arturo estis konata nur en 1208. La malliberulino defendis siajn rajtojn pri Bretonio kaj la graflando de Richemont sed ŝi estis devigita indiki, ke ŝi konfidis la povon al Johano.

En 1214, Eleonora estis tenata kaptita en Francio dum la malbona kampanjo de Johano, de februaro ĝis julio, kiu finiĝis per malvenko en la batalo de la Roche-aux-Moines), kaj revenis al Anglio.

Sub Henriko la 3-a

[redakti | redakti fonton]

Kiam Johano la Sentera mortis en 1216, Henriko la 3-a surtroniĝis, sed Eleonora restis mallibera ankoraŭ dum dudek kvin jaroj, kvankam ŝi ĉiam estis honore traktita kiel princino. Inter ŝiaj malliberecaj lokoj, estis Gloucester, Marlborough (Wiltshire) kaj fine Bristol, kie ŝi mortis, la 10-an de Aŭgusto 1241. Ŝi estis entombigita en la monaĥejo de Amerbury.[9]

En 1268, Henriko la 3-a ordonis Amesbury memori Arturo kaj Eleanora kune kun ĉiuj reĝoj kaj reĝinoj.

La Chronique de Lanercost[10] asertas ke, iom antaŭ la morto de Eleonora, Henriko la 3-a, rimorse aŭ zorgante pri la legitimeco de sia idarpovo, donis sian kronon al la malliberulino. Ŝi estus konservita ĝin nur dum tri tagoj, kaj estus doninta ĝin al la tute juna princo Eduardo (la estonta Eduardo la 1-a, naskiĝinta du jarojn antaŭ la morto de Eleonora).

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Matthieu Paris, Chronica Majora, dans Rerum britannicarum Medii Aevi scriptores, Longmans, Londres, 1872-1883, volumo II, paĝo 325, 660, 661 ; volumo III, p. 270 ; volumo IV, p. 153, 175.
  • [Dom] Guy Alexis Lobineau, Histoire de Bretagne, Palais Royal, 1973, volumo I, p. 171, 175-176, 192-194.
  • [Dom] Martin Bouquet, Recueil des historiens des Gaules et de la France, V. Palmé, Parizo, 1840, volumo XVII kaj XVIII, passim, ebook de l'édition Palmé.
  • Pierre-Hyacinthe Morice de Beaubois, Histoire ecclésiastique et civile de Bretagne, Gregg, 1968, t. I, p. 119-123.
  • Léopold Delisle, Catalogue des actes de Philippe Auguste, A. Durand, 1856, n. 752.
  • Charles Edmond Petit-Dutaillis, Étude sur la vie et le règne de Louis VIII (1187-1226), Bouillon, Parizo, 1894, p. 5, 84. Reeldonita per Slatkine, Ĝenevo, 1975.
  • [Dom] Léon Guilloreau, Aliénor de Bretagne : quelques détails relatifs à sa captivité : 1203-1241, Champion, 1907 (eltiraĵo de la Revue de Bretagne).
  • J. Balteau (red.), M. Barroux et M. Prévost, Dictionnaire de biographie française, Paris-VI, Librairie Letouzey et Ané, 1936, vol. II.
  • Yannick Hillion, La Bretagne et la rivalité Capétiens-Plantagenêts. Un exemple: La duchesse Constance (1186-1202), in Annales de Bretagne et des Pays de l'Ouest volumo 92, jaro 1985

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La Bretonne. Guy Alexis Lobineau, Histoire de Bretagne, I, p. 171, CLIX.
  2. Oni scias nur ke « ŝi estis unu- aŭ du-jara kiam ŝia patro mortisla 19-an de aŭgusto 1186 ». (M. Prévost, en J. Balteau (red.), M. Barroux kaj M. Prévost, Dictionnaire de biographie française, volumo II, p. 6.)
  3. Pierre-Hyacinthe Morice de Beaubois, Histoire ecclésiastique et civile de Bretagne, III, p. 118 ; Arthur Le Moyne de la Borderie, Histoire de Bretagne, III, ERO, Coop Breizh, 1998, p. 285 ; Auguste Dupouy, Histoire de Bretagne, Calligrammes, Ar Morenn, 1983, paĝo 87 ; Yann Brekilien, Histoire de la Bretagne, France-Empire, 1993, paĝo 134 ; Alison Weir le 18 ou le 19 août 1186 »), Aliénor d'Aquitaine : reine de cœur et de colère (Eleonora de Akvitanio: reĝino de koro kaj kolero), Siloë, 2005, p. 310 : les historiens s’accordent généralement sur cette date. Georges Minois (Nouvelle Histoire de la Bretagne, Fayard, 1992, p. 231) dit « en août 1186 », de même que Jean Flori, Aliénor d’Aquitaine : la reine insoumise, eldonejo Payot & Rivages, 2004, p. 184. Régine Pernoud, Aliénor d’Aquitaine, Albin Michel, paĝo 165, dit « en 1186 ». Marie-Aline de Mascureau propose le 21 août 1187 (« Chronologie », primitivement publiée dans Aliénor d'Aquitaine, revuo 303, hors-série n° 81, Nantes, 2004, en Edmond-René Labande, Pour une image véridique d’Aliénor d’Aquitaine, represita kun antaŭparolo de Martin Aurell per la Société des antiquaires de l'Ouest - geste éditions en 2005. ISBN 2-84561-224-9, paĝo 142).
  4. « Les coutumes angevines, à la différence de celles d'Angleterre, admettaient la représentation, c'est-à-dire qu'elles permettaient à un héritier en ligne directe de recevoir la part de son père disparu. » Gérard Sivéry, Philippe Auguste, Plon, 2003, p. 170.
  5. Concernant l'héritage Plantagenêt, Richard Cœur de Lion, par le traité de Messine, en mars 1191, va désigner Arthur pour son successeur.
  6. 1 2 J. Balteau (red.), M. Barroux et M. Prévost, same
  7. Dom Lobineau, op. cit, I, p. 172, CLXII. Dom Morice, op. cit, III, p. 119.
  8. Yann Brekilien, op. cit., p. 138. Oni certas pri nenio : nek pri la dato, nek pri la loko, nek pri la cirkonstancoj, nek pri la impliko de Johano.
  9. J. Balteau (dir.), M. Barroux et M. Prévost, op. cit., paĝo 7. «Fondita en 1177 por anstataŭigi benediktan monaĥejon, ĉi tiu duobla fontanista priorejo situis ne malproksime de Stonehenge. Alia Eleonora de Bretonio tie estos religiulino, de 1281 ĝis 1290. La monaĥejo estos detruita en 1540».
  10. The Lanercost Chronicle, ed. and trans. H. Maxwell, 1913.